Karolina melanerpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karolina melanerpo
Karolina melanerpo (masklo)
Karolina melanerpo (masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Melanerpes
Specio: M. carolinus
Melanerpes carolinus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karolina melanerpo (aŭ iom malĝuste ankaŭ Ruĝventra melanerpo), Melanerpes carolinus, estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu reproduktiĝas en suda Kanado kaj centra kaj nordorienta Usono, kun teritorio tiom sude kiom ĝis Florido kaj tiom okcidente kiom ĝis Teksaso. La tiea komuna nomo Ruĝventra melanerpo estas iom konfuziga ĉar la plej rimarkinda ruĝa parto de ties plumaro estas ĉekape; la Ruĝkapa melanerpo tamen estas alia specio kiu estas sufiĉe proksima parenco sed aspektas tre diferenca.

Ĝi estis unuafoje priskribita en la verko de Linnaeus' Systema Naturae, kiel Picus carolinus.[1]. La tipa lokigo estas dirata simple kiel "Ameriko septentriona" (Nordameriko).

Plenkreska ino - notu malfacile videblan ruĝecan nuancon al ventro kaj facile videblan interrompitan ruĝan kronon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas ĉefe helgrizaj en vizaĝo kaj subaj partoj (aŭ alimaniere dirite blankaj kun helgrizbrunaj nuancoj); ili havas nigroblankan stribildon en dorso, flugiloj kaj vosto. Plenkreskaj maskloj havas ruĝan kronon el beko al nuko; inoj havas ruĝan makulon en nuko kaj alian super la beko (kaj eĉ ĉirkaŭ ties bazo kiel nuanca zono). La ruĝeca nuanco de la ventro kiu duoble nomigas la specion estas malfacile videbla en kampidentigo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Karolina melanerpo estas bruema birdo, kaj havas multajn variajn alvokojn. Tiuj estis priskribitaj kiel sonantaj kiel ĉurr-ĉurr-ĉurrĉaf-ĉaf-ĉaf kun alternaj sonoj br-r-r-r-t. Maskloj tendencas alvoki kaj tamburi pli ofte ol inoj, sed ambaŭ seksoj alvokas. Ofte, tiuj pegoj "tamburas" por allogi partnerojn. Ili tamburas sur aluminiaj tegmentoj, metalaj tegmentaj kanaletoj, arbotruoj aŭ eĉ transformilaj skatoloj, en urbaj medioj, por komuniki kun eventualaj partneroj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas ĉefe artropodojn el arbotrunkoj. Ili povas ankaŭ kapti insektojn dumfluge. Ili estas reale ĉiomanĝantaj, ĉar manĝas ne nur insektojn, sed ankaŭ fruktojn, nuksojn kaj semojn. Ties reprodukta habitato estas kutime konstanta arbaro. Ili nestumas en sekaj kavoj de mortaj arboj, oldaj arbostumpoj, aŭ eĉ en vivantaj arboj kiuj havas pli molan lignon kiel ulmoj, aceroj, aŭ salikoj; ambaŭ seksoj helpas por elfosado de la nestokavaĵoj.

Kvankam la specio ne estas monde minacata, ĝi dependas de grandaj arboj por nestumado. En areoj kiuj estas ekstensive senarbarigitaj, tiuj birdoj foje uzas ĝardenojn, sed ĉe plej parto simple ili jam ne ĉeestas nombre[2].

Rigardante for de la nesto
Ino ĉe birdomanĝejo

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Melanerpes carolinus carolinus
  • Melanerpes carolinus harpaceus

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "[Picus] pileo nuchaque rubris, dorso fasciis nigris, rectricibus mediis albis nigro punctatis. [...] Ani regio rubra punctata." - "Pego kun ruĝa krono kaj nuko, dorso kun nigraj strioj, centraj vostoplumoj kun nigraj punktoj. Anusa regiono kun ruĝa punktaro." (Linneaus, 1758)
  2. Henninger (1906)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]