Karolina skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karolina skibo)

Karolina skribo (hispanlingve Escritura Carolina) estas pazigrafio proponita de Joaquin Traggia en 1795. Lin inspiris la lekturo de Leibniz. En 1791 li prezentis antaŭprojekton de tiu pazigrafio al Secretaría de Estado (Ŝtata sekretariejo) sen sukceso.

Li dividis sian pazigrafion en du partoj: la vortradikoj kaj gramatikaj rilatoj. Li agnoskis ke estas neeble krei unu simbolon al ĉiu afero, sed proponis ke oni povas diskribi la aferojn per kelkaj bazaj simboloj. Propraj kaj geografiaj nomoj estas skribataj per latina alfabeto. Estas du nombroj: singularo kaj pluralo, kaj du kazoj: rekto kaj nerekto.

La simboloj por vortradikoj estas grandaj kaj la simboloj por gramatikaj rilatoj estas malgrandaj kaj "moveblaj" (oni povas skribi ilin sur aŭ sub, dekstre aŭ maldekstre de la ĉefa simbolo).