Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolino de Ansbaĥo, pentrita en 1735 de Jacopo Amigoni

Vilhelmino Ĉarloto Karolino (angle, Wilhelmina Charlotte Caroline; germane Wilhelmine Charlotte Karoline), ĝenerale nomata Karolino de Brandenburg-Ansbach aŭ simple Karolino de Ansbach, naskita la 1-an de marto, 1683, mortinta la 20-an de novembro, 1737, estis la reĝino-edzino de reĝo Georgo la 2-a de Britio. Ŝi naskiĝis en la familio Hohenzollern, filino de Johano Frederiko, reganto de la malgranda germana princlando Brandenburgo-Ansbaĥo. June orfiĝinte, ŝi loĝis kaj edukiĝis ĉe la prusa kortego, kiel gardatino de Sofia Ĉarloto de Hanovero, edzino de reĝo Frederiko la 1-a de Prusio.

En 1703 oni proponis ke ŝi geedziĝu kun ĉefduko Karolo de Aŭstrio (ankaŭ laŭnome la reĝo de Hispanio kaj poste, ekde 1711, imperiestro de Sankta Romio), sed en 1704 ŝi rifuzis la svaton interalie ĉar ŝi ne volis konvertiĝi de protestantismo al katolikismo, kio necesus por edzini al Karolo. En 1705 reĝino Sofia Ĉarloto mortis, kaj nelonge poste la nevo de Sofia Ĉarloto, Georgo Aŭgusto, princo de Hanovero, vizitis al Ansbach por kaŝe kontroli la amindecon de Karolino. Ili plaĉis unu al la alia, kaj ili geedziĝis la 22-an de aŭgusto, 1705, en Hanovero. En 1714, kiam ŝia bopatro fariĝis reĝo de Britio (Georgo la 1-a), ŝia edzo Georgo Aŭgusto fariĝis la Princo de Kimrio (kaj sekve ŝi, ĝia Princino), kaj la paro transloĝiĝis al Londono. La sekvantaj jaroj estis streĉaj, ĉar Georgo la 1-a estis konservativa, germanema, kaj diktatorema, dum Karolino kaj Georgo Aŭgusto lernis kaj uzis la anglan, kaj aktive partoprenis politikon liberalan, kontraŭ la politiko de la reĝo. En 1727, Georgo Aŭgusto kroniĝis reĝo Georgo la 2-a, kaj Karolino kroniĝis reĝino-edzino, la unua brita reĝino kronita depost Anne de Danlando en 1603.

Heraldika simbolo de Karolino de Ansbaĥo

Kiam Georgo forestis (kio iom ofte okazis, pro lia samtempa regado de Hanovero), Karolino agis kiel provizora reganto de Britio, eĉ post la alveno en Londonon de ilia plej aĝa filo, princo Frederiko de Kimrio. Frederiko estis diboĉema, elspezegema viro, kaj Georgo kaj Karolino (kune kun ilia ministraro) ade laboris por limigi lian influon.