Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Carl August Sachsen-Weimar G.M.Kraus@ Goethe Nationalmuseum 01.jpg
Regado ekde 1758 duko kaj ekde 1815 grandduko
Regento ĝis 1775 Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel, lia patrino
Wappen Deutsches Reich - Grossherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach.png
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1757 (1757-09-03)
en Vajmaro
Morto 14-an de junio 1828 (1828-06-14) (70-jara)
en Graditz
Tombo Historia tombejo en Weimar [#]
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patro Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patrino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Gefratoj Prince Frederick Ferdinand Constantin of Saxe-Weimar-Eisenach [#]
Edzino Landgravine Louise of Hesse-Darmstadt [#]
Idoj Karlo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Prince Bernhard of Saxe-Weimar-Eisenach • Princess Caroline Louise of Saxe-Weimar-Eisenach • Karl von Heygendorff [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Duko de Saksio-Vajmaro
Regado 1758-1809
Duko de Saksio-Eisenach
Regado 1758-1809
Duko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Regado 1809-1815
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Regado 1815-1828
Sekvanto Karlo Frederiko, lia filo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, germane Karl (aŭ Carl) August von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝis la 3-an de septembro 1757 en Vajmaro; mortis la 14-an de junio 1828 sur kastelo Graditz ĉe Torgau) estis ekde 1758 duko kaj ekde 1815 grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach, sed ĝis 1775 sub la regenteco de sia patrino Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel. En la kortego de Karlo Aŭgusto aktivis Johann Wolfgang von Goethe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de duko Ernst August la 2-a estis post la morto de la patro la 28-an de majo 1758 sub la tutoreco de la avo duko Karlo de Braunschweig-Lüneburg. Sub la gvidado de lia spritoplena patrino Anna Amalia, de la grafo Görtz, de Christoph Martin Wieland kaj de Karl Ludwig von Knebel la junulo jam frue maturiĝis.

Dum vojaĝo al Parizo kaj Svislando en 1774 li konatiĝis kun Goeto kun kiu li tuj amikiĝis. En 1775 li ekregis kaj edzinigis princinon Luise von Hessen-Darmstadt. Kontraŭ la konsilo de ministro von Fritsch li vokis Goeton ĉekortegen kaj restis mem ĉiam tre malfermita al spiritaj influoj de artoj, literaturo kaj filozofio. Tamen li neniam forgesis bone regadi. Li ankaŭ tre subtenis la Universitaton en Jena.

Li partoprenis la fondon de la Ligo de la princoj (france: ligue des princes, germane: Fürstenbund) en 1785 kaj esperis je reformo konsitucia kaj eble ankaŭ je renaskiĝo de Germanio disde kaj fare de Prusio. En 1791 li eksoldatis ĉe la prusoj kaj estis ĉe kampanjoj en Franclando en la jaroj 1792 kaj 1793. En 1797 li nomumitis generalleŭtenanto.

En 1806 li devis resti apud Ilmenau dum la oktobraj decidaj bataloj sed transiris la riveron Elbo. Maldungigite fare de Frederiko Vilhelmo la 3-a li revenis laŭ la ordono de Napoleono Bonaparte al Vajmaro. Por povi daŭre regi li aliĝis al la Rejna Federacio. Esperante je germana unuiĝo li respektis la francan tiranon. Post la Batalo de Leipzig li eniris rusan militservon kaj gvidis taĉmenton en Belgujo konsitantan el rusoj, saksoj, heslandanoj. En Belgujo li ankaŭ iĝis guberniestro. Dum la Viena kongreso li gajnis pligrandiĝon teritorian kaj revenis patrujen kiel grandduko.

Li ankaŭ patroprenis la kampanjon de 1815. En 1816 li donis al siaj subuloj modernan konstitucion, garantiis la gazetaran liberecon kaj la memstarecon de la universitato en Jena - kion li lasis netuŝita kiel eble plej longe. Baldaŭ senteblis premo de pli grandaj alipensantaj potencoj.

Vajmaro sendube ĉiam dankeme ŝuldiĝos al li ke ĝi iĝis patrujo de la t.n. germanaj klasikaj poetoj kaj centro kultura ekde la komenco de la 19-a jarcento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • »Niederschriften über den Schutz der Demarkationslinie, den Rennweg (1796) und die Defension Thüringens (1798)«, eldonis P. v. Bojanowski (Weimar 1902)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 645, kio povas esti relegata tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]