Karolo Lineo la pli juna
Karolo Lineo la pli juna | |
---|---|
![]() portreto, pentrita de Jonas Forsslund | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1741 |
Morto | 1-an de novembro 1783 (42-jara) en Uppsala domkyrkoförsamling, ![]() |
Kaŭzo de morto | hepata malsano |
Tombo | Upsala Katedralo |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Upsalo |
Profesio | botanikisto, natursciencisto, universitata profesoro |
Lingvoj | sveda lingvo |
Familianoj | |
Patro | Karolo Lineo |
Patrino | Sara Elisabeth Moræa |
Frat(in)o | Elisabeth Christina von Linné |
Karolo Lineo la pli juna, Carl von Linné aŭ Carolus Linnaeus la pli juna (naskiĝis la 20-an de januaro 1741, mortis la 1-an de novembro 1783) estis sveda natursciencisto. Li estas konata kiel Linnaeus filius (do "Lineo, la filo", mallongigita al Lf kiel botanika aŭtoritato) por distingi lin de sia fama patro, la biologia sistemigisto Karolo Lineo (Carl von Linné respektive Carolus Linnaeus).
Li studentiĝis en la Universitato de Upsalo al la aĝo de naŭ jaroj, kaj estis instruita pri scienco fare de studentoj de sia patro, inter ili Pehr Löfling, Daniel Solander kaj Johann Peter Falck. En 1763, en aĝo de nur 22 jaroj, li sukcedis sian patron kiel la estro de Paktika Medicino en la Upsala Universitato. Lia profesoriĝo - sen plenumi ekzamenojn aŭ defendi tezon - kaŭzis protestojn inter la kolegoj.
La laboro de Karolo Lineo la pli juna estas modesta kompare kun tiu de lia patro. Lia plej konata verko estas la Supplementum Plantarum systematis vegetabilium de 1781, kiu enhavas botanikajn priskribojn de la patro kaj liaj kolegoj, redaktitajn kaj ampleksigitajn de la filo.
Li heredis de sia patro vastajn kolektojn de sciencaj objektoj kaj korespondaĵoj, kaj laboris por konservi la materialon. Kiam li mortis seninfana la 1-an de novembro 1783 (de iktero dum vizito al Londono), lia patrino vendis la kolektojn al la angla botanikisto Sir James Edward Smith, kiu lasis ilin al la Lineana Societo de Londono.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- konciza biografio de Karolo Lineo la pli juna angle kaj svede en la retejo de la Sveda Muzeo de Natura Historio