Karlo la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karolo la 1-a (Portugalio))
Karlo la 1-a
Reĝo de Portugalio
Regado 1889-1908
Antaŭulo Ludoviko la 1-a, lia patro
Sekvanto Manuel la 2-a, lia filo
Persona informo
Carlos I o Martirizado
Naskonomo Carlos Fernando Luís Maria Victor Miguel Rafael Gabriel Gonzaga Xavier Francisco de Assis José Simão
Naskiĝo 28-an de septembro 1863 (1863-09-28)
en Palace of Ajuda, Lisbono
Morto 1-an de februaro 1908 (1908-02-01) (44-jaraĝa)
en Praça do Comércio, Lisbono
Mortis pro reĝomortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Manuel Buíça vd
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Karlo la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Ludoviko la 1-a vd
Patrino Maria Pia of Savoy vd
Gefratoj Infante Afonso, Duke of Oporto vd
Edz(in)o Amélie of Orléans vd
Infanoj Ludoviko Filipo de Portugalio • Emanuelo la 2-a • Maria Pia of Saxe-Coburg and Gotha Braganza • Infanta Maria Anna of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Diplomata • O Martirizado vd
Okupo pentristo • diplomato vd
Verkado
Verkoj Q83384679 ❦
Count of Cuba ❦
Marquis of Praia and Monforte ❦
Count of Alto Mearim ❦
Q10339813 ❦
Q10352766 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 1-a de Portugalio

Karlo la 1-a de Portugalio, konata ankaŭ kiel la Martirigita aŭ la Martiro (portugale: o Martirizado) - (Lisbono, la 28-an de septembro 1863 - samloke, la 1-an de februaro 1908). La kompleta nomo estis Karlo Fernando Luizo Maria Viktoro Miguel Rafael Gabriel Gonzaga Ksaviero Francisko de Asizo Jozefo Simão de Braganzo Savojo Borbón kaj Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li estis la antaŭlasta reĝo de Portugalio.

Li estis la filo de la reĝo Ludoviko la 1-a kaj de la princino Maria Pia de Savojo, filino de Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio.

Karlo iĝis reĝo la 10-an de oktobro de 1889. Li estis inteligenta, sed ema je ekstravagancoj: ia politiko, elspezegoj kaj ekstergeedzaj amaferoj de Karlo stampis la destinon de la portugala monarkio. La koloniaj traktatoj kun Britio (unu subskribita aŭguste de 1890 kiu markis la afrikajn landlimojn laŭlonge de la riveroj Zambezo kaj Kongo kaj aliaj subskribitaj la 14an de oktobro de 1899 kiu konfirmis la koloniajn traktatojn de la 17a jarcento) stabiligis la situacion en Afriko. Sed hejme Portugalio estis deklarita en bankroto dufoje - la 14an de junio de 1892, kaj denove la 10an de majo de 1902 - kio kaŭzis industriajn disturbojn, kontraŭstaron kontraŭ socialistoj kaj respublikanoj kaj la kritikojn de la gazetaro kontraŭ la monarkio. Karlo respondis per nomumo de João Franco kiel ĉefministro kaj sekve akceptante la forigon de la Parlamento.

La 1an de februaro 1908, la reĝa familio estis reveninta el la palaco de Vila Viçosa al Lisbono. Veturis per aŭto al Almada kaj sekve ili uzis ŝipon por trapasi la riveron Taĵo kaj elŝipiĝis en Cais do Sodré, en la centro de Lisbono. Survoje al la reĝa palaco, la veturilo kiu alportis la reĝon Karlo kaj lian familion trapasis la placon Terreiro do Paço. Dume pafis el la homamaso almenaŭ du homoj: Alfredo Costa kaj Manuel Buiça. La reĝo mortis tuj, lia heredonto Ludoviko Filipo estis morte vundita, kaj la princo Manuel estis vundita en brako. La murdintoj estis siavice mortigitaj de la korpogardistoj kaj poste identigitaj kiel membroj de la Respublika Partio. Post ĉirkaŭ 20 minutoj, la princo Ludoviko Filipo de Braganzo mortis kaj post kelkaj tagoj Manuel estis proklamita reĝo de Portugalio, kiu estis la lasta de la dinastio de la Braganzoj kaj la lasta reĝo de Portugalio.

Karlo edziĝis al la princino Amélie de Orléans en 1886. Li estis filino de Philippe, Grafo de Parizo kaj de Marie Isabelle d'Orléans. Iliaj gefiloj estis la jenaj:

Disputo postmonarkia[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la lasta reĝo, Manuel la 2-a, Maria Pia de Saksio-Koburgo kaj Gotao proklamis sin nelegitima filino de la reĝo Karlo la 1-a (kaj estis ŝia patrino la brazila Maria Amelia Laredó kaj Murça), kaj postulis la titolojn de Princino de Portugalio kaj de Dukino de Braganzo, kvankam neniu membro de la Dinastio de Braganzo Saksio-Koburgo kaj Gotao agnoskis tiajn rajtojn.