Karono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karono
Sabouroff Painter ARV 846 196 Hermes leading a deceased to Charon (02).jpg
Verko Hades
Informoj
Sekso vira
Okupo Pramisto
Patro Erebo
Patrino Nikso
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

KaronoĤarono (hel. Χάρων: "kruda blankulo") estis en la helena mitologio la malgaja pramisto, kiu liveris la mortulojn trans la rivero Aĥerono, por ke ili atingu la regnon de la dio Hadeso.

Pejzaĝo kun Karono trapasante la Stikson, oleo sur panelo, 64 × 103 cm (1515), Muzeo Prado, Madrido.

(Kelkaj rakontoj ankaŭ mencias la du aliajn inferajn riverojn Stikso kaj Lete.) Ĥarono estas la filo de Nikso (nokto) kaj Erebo.

Ĥarono sur Stikso (Luca Giordano)

Ĥarono liveris la mortulojn al la eniro de la Hadeso. Sed estis permesite eniri lian pramon nur al la mortuloj, por kiuj la entombigaj ritoj plenumiĝis, kaj kies trairo pagiĝis per monero sub ilia lango. Mortuloj kiuj ne ricevis entombigon, kaj al kiuj Ĥarono malpermesis eniron, devis ĉirkaŭvagadi ĉe la bordo de Aĥerono cent jarojn.