Karpacz
Karpacz | ||
germane: Krummhübel | ||
Blazono | ||
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Karpacza | |
Provinco | Malsupra Silezio | |
Distrikto | Distrikto Jelenia Góra | |
Komunumo | Komunumo Karpacz | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1960 | |
Koordinatoj | 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo)50.77833333333315.757222222222Koordinatoj: 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 480 ... 885 m | |
Areo | 37,96 km² | |
Loĝantaro | 4457 (en 2021) | |
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 58-540 ĝis 58-550 | |
Telefona antaŭkodo | 75 | |
Aŭtokodo | DJE | |
TERYT | 5020106011 | |
Estro | Bogdan Malinowski | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Konstytucji 3 Maja 54 | |
Retpoŝto de estraro | burmistrz@www.karpacz.pl informacja@www.karpacz.pl | |
Poŝtkodo de estraro | 58-540 | |
Telefono de estraro | 0757619150 | |
Fakso de estraro | 0757619224 | |
Ĝemelaj urboj | (Pollando) Gdynia, (Danio) Hammel, (Germanio) Reichenbach, (Germanio) Kamenz | |
Komunuma retejo | http://www.karpacz.pl | |
Domajno | karpacz.eu | |
Karpacz (prononcu: kArpaĉ), ĝis la jaro 1945 germanlingve Krummhübel, estas urbo en la provinco Malsupra Silezio (Dolny Śląsk) en la sudokcidento de nuna Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Karpacz en distrikto Jelenia Góra. Fine de 2021 en la urbo vivis 4 457 loĝantoj.[1]
Situanta ĉe la la nordaj deklivoj de la Gigantmontaro, proksime al ties plej alta monto Neĝulo (pole: Śnieżka), ĝi estas grava centro de turismo. En la vintraj monatoj la loko estas unu el la plej konataj vintrosportejoj de la regiono.
La plej proksima internacia flughaveno estas en Vroclavo.
historia bastonpreĝejo el la norvegia loĝloko Vang, en 1841 transportita al Krummhübel
Geografio[redakti | redakti fonton]
Karpacz situas en alteco de 480 ĝis 885 m super la marnivelo. Sude de la urbo troviĝas la ĉefa kresto de Gigantmontaro kun la ĉeĥa-pola limo.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la regiono de Karpacz mezepokaj ministoj serĉis plumbon kaj feron. Dokumento de la jaro 1599 mencias minejon Krummhübel (prononcu proksimume: krUmhibl). Tiun (germanan) nomon la setlejo havis ĝis 1945 kiam ĝi fariĝis parto de Pollando. Post ligo al la fervoja reto (1895) disvolviĝis kelkaj metalprilaboraj firmaoj kaj kreskis la signifo de la turismo. Post la Dua mondmilito inter 1945 kaj 1947 okazis forpelo de la germanaj kaj almigro de polaj loĝantoj. En la jaro 1960 Karpacz ricevis la urbajn rajtojn.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Retejo de la urbo (pole)
- Pri Karpacz (germane)
- retejo www.karpacz.net