Karpatoj
Karpatoj | |
montaro | |
Maramura masivo, Rumanio
| |
Landoj | 8
|
---|---|
Parto(j) | Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj |
Situo | Gerlachovský štít |
- koordinatoj | 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 02″ O / 49.16361 °N, 20.13389 °O (mapo) |
Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
- situo | Altaj Tatroj, Regiono Prešov, Slovakio |
- alteco | 2 655 m s. m. |
Longo | 1 500 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi) |
Areo | 210 000 km² (21 000 000 ha) |
Biomo | Mezvarmaj koniferarbaroj |
Geologia konsisto | fliŝa zono, neovulkanitoj, oraviko |
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Periodo | terciaro |
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj
| |
Surfaco de Karpatoj
| |
Vikimedia Komunejo: Carpathian Mountains | |
Karpatoj estas montaro en centra kaj orienta Eŭropo.
Ili formas arkon malfermiĝantan okcidenten; ĝi sude komenciĝas ĉe la Fera Pordo inter Serbio kaj Rumanio, trairas grandan parton de Rumanio (Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj) kaj pecon de Ukrainio, tuŝas sudan Pollandon, trairas Slovakion kaj fine ĉe Bratislavo kaj Vieno proksimiĝas la Alpojn. Ilia plej alta monto estas Gerlachovský štít en Altaj Tatroj (Slovakio).
Divido de Karpatoj
Ĉefaj partoj de Karpatoj estas:
- Eksteraj Okcidentaj Karpatoj aŭ Blankaj Karpatoj
- Enaj Okcidentaj Karpatoj
- Eksteraj Orientaj Karpatoj
- Enaj Orientaj Karpatoj
- Sudaj Karpatoj
- Rumaniaj Okcidentaj Karpatoj
- Transilvania Montetaro
- Serbiaj Karpatoj – ne ĉiam agnoskata kiel parto de Karpatoj sed de Rodopa sistemo