Kartono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kartona skatolo (kartono laŭ la dua signifo de la vorto)

Kartono laŭ PIV estas

  1. Kartono: dika, fortika papero, de pli-malpli kruda konsisto (ĝi havas pezon de inter 130 kaj 600 g/m²),
  2. skatolo farita el tia materialo,
  3. aŭ detala skizo, farita sur dika papero, de desegno efektivigota kiel pentraĵo, tapeto, mozaiko, vitralo ktp.

La vorto devenas de la franca vorto "carton" [ˈkartɔ̃].

El kartono produktiĝas ne nur skatoloj, sed ankaŭ multaj pliaj materialoj por konstruado, pakado kaj skriba komunikado, inter alie ekzemple poŝtkartoj.

Vidu ankaŭ