Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj
საქართველოს ახალგაზრდულ ორგანიზაციათა საბჭო
organizaĵo
Lando(j) Kartvelio vd
Sidejo Tbiliso, Kartvelio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj - kartvele საქართველოს ახალგაზრდულ ორგანიზაციათა საბჭო (საოს SaoS), en la forumo ankaŭ kutimas la anglalingva mallongigo NCYOG - estas federacio en Kartvelio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Kartvela Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj estas la urbo Tbiliso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]