Karua najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karua makisnajtingalo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karua najtingalo
Karua najtingalo, En Namaqua NP , Sud-afriko.
Karua najtingalo, En Namaqua NP , Sud-afriko.
Karua najtingalo
Karua najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercotrichas
Specio: C. coryphaeus'
Cercotrichas coryphaeus
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karua najtingaloKarua makisnajtingalo (Erythropygia coryphaeusCercotrichas coryphaeus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj kiu foje oni konsideras kiel membro de la genro Erythropygia kaj foje de Cercotrichas kiuj estas helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo. Ĝi troviĝas en Lesoto, Namibio kaj ĉefe en Sudafriko. Ties natura habitato estas seka arbustaro kaj mediteranetipa makiso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 17 cm longa kaj pezas 19 g. La supraj partoj estas sablokolore grizecbrunaj; la vizaĝo montras mallarĝan helgrizan superokulan strion sub pli helgriza krono; estas parte blanka ĉirkaŭokula ringo trapasata de nigreca traokula strio. La vosto fermita (preskaŭ nigreca) estas multe pli malhela ol la grizaj pugo kaj dorso. Supraj flugilkovriloj kaj flugilplumoj estas brunaj, kaj subflugiloj sablokolore brunaj. La beko estas nigra, la okuloj malhelbrunaj kaj kruroj kaj piedoj nigraj.

La alvokoj varias inter individuoj, ekzemple ĉip, sŭii-ĉipsŭirrarii, siip-siip-triija, ripete 5 – 10 fojojn.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio preferas nudan grundon inter vegetaĵaro 1 m alta en malalta arbustaro (ĉefe de dornaj arbustoj kiaj akacioj Acacia karrootamariko Tamarix usneoides) de la regionoj de Karuo kaj Namakvalando en Sudafriko, en sekaj bordoj de arbaroj kaj eventuale ankaŭ inter alta vegetaĵaro ĉe bazo de farmaj akvorezervujaj muroj kaj pli malofte manĝas ĉe strandoj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiu manĝaĵo estas prenata surgrunde, kaj la dieto konsistas ĉefe el insektoj, hegemonie de formikoj kiujn ili prenas el la grunda surfaco, kaj ankaŭ inklude termitojn, skarabojn, raŭpojn, tineojn kaj malgrandajn arakidojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Monogama, ĝenerale solema nestumanta kies paroj restas en defendataj teritorioj dum jaroj. La nestoj estas malfermaj, ofte profunde tasformaj en varigrandaj platformoj aŭ grandaj bastonetoj kaj kovritaj de fajnaj, sekaj herboj, folifragmentoj, animalaj haroj kaj musko. La ino konstruas la neston, sed la masklo kaj aliaj samfamilianoj manĝigas ŝin kaj alportas materialon. La ino demetas 2 al 4 ovojn helbluajn kun brunaj punktoj kaj makuletoj, kiujn nur ŝi kovas, dum la masklo manĝigas ŝin. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kaj ankaŭ samfamilianoj; la idoj sendependiĝas post ĉirkaŭ unu monato, sed povas resti por helpi en venonta ovodemetado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]