Karunkla bucero

| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Rhyticeros cassidix Coenraad Jacob Temminck, 1823 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La karunkla bucero - latine Rhyticeros cassidix - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj (latine Bucerotidae) aŭ kornobekuloj, kaj estas unu el kvin specioj de la genro latine nomata Rhyticeros. La specion unue priskribis la zoologo Coenraad Jacob Temminck en 1823.
Ĝi estas kolorriĉa buceo indiĝena de Indonezio. La specio estis foje metita en la genro Aceros. La karunkla bucero estas la faŭna simbolo de la provinco Suda Sulaveso.
Tiu estas granda nigra bucero kun flava beko, blankaj vostoplumoj, palblua haŭtaĵo ĉirkaŭ okulo, nigrecaj piedoj kaj nuda malhelblua gorĝo. La masklo havas ruĝecan/sablokoloran vizaĝon kaj kolon, oranĝruĝajn okulojn, kaj altan ruĝan kaskon sur la supro de sia beko. La ino havas nigrajn vizaĝon kaj kolon, flavan kaskon, kaj brunecajn okulojn.[1]
karbunkla bucero en Indonezio |
kaj portrete en birdoparko de Germanio |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Josep del Hoyo; Andrew Elliott; David Christie, eld. (2010). Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Edicions.



