Karur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 639001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 10° 57′ N, 78° 5′ O (mapo)10.9578.083333333333Koordinatoj: 10° 57′ N, 78° 5′ O (mapo) [+]
Alto 122 m [+]
Areo 30,96 km² (3 096 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Karur (Tamilnado)
Karur (Tamilnado)
DEC
Karur
Karur
Situo de Karur
Karur (Barato)
Karur (Barato)
DEC
Karur
Karur
Situo de Karur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karur [+]
vdr

Karur (tamile கரூர்) estas urbego en la samnoma distrikto Karur (kie ĝi estas ties ĉefsidejo), en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.

Nokta panoramo en Karur

Geografio[redakti | redakti fonton]

Karur situas en suda parto de la lando sur ebenaĵo en averaĝa alteco 101 metrojn super la marnivelo laŭ ambaŭ bordoj de rivero. Erode troviĝas 57, Komarapalayam 60, Dindigul 67, Salem (Barato) 78, Tiruppur 83, Tiruĉirapali 115, Maduraj 116, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 329 (voje ĉirkaŭ 370), Mumbajo 1055, Kolkato 1691, tutlanda ĉefurbo Delhio 1967 kilometrojn (aere) [1].

Panoramo en Karur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 Karur havis 358 468 da loĝantoj. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 81.71%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la malnova historio Karur havis plurajn nomojn, ekzemple Karuvur kaj ĉe Ptolemeo Karoura. Ĝi apartenis ekzemple al la Viĝajanagara imperio, Majsura reĝlando, fine al Brita Imperio ĝis la sendepediĝo en 1947. La komunumo iĝis municipo en 1874, unuaklasa municipo en 1969, fine ĝi estis levitaj al pli altaj statusoj en 1983 kaj 1988.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Karur havas proksimume 19% de sia suma areo sub agrikultura kultivado. La plej gravaj kultivaĵoj estas rizoj, kotonoj kaj sukerkanoj, dum la plej gravaj hortikulturaj kultivaĵoj estas kokosoj, banano kaj mangoj. La urbego estas komerca centro de la agrikulturaj krudvaroj. La ĉefa ekonomia branĉo komence estis agrikulturo. En 1936 oni establis la unuan kotonan ŝpinejon. Poste pli da teksaĵfabrikoj ekfunkciis. Hodiaŭ Karur estas grava centro de la teksa industrio kun pluraj muelejoj kaj granda kotonmerkato.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En 2011 en Karur vivis 91.41% hinduoj, 5.62% islamanoj, 2.88% kristanoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La tamila estas la ĉeflingvo parolita en Karur, sed uzo de la angla estas relative ofta. La angla estas la instrulingvo en la plej multaj instruejoj kaj oficoj en la serva sektoro.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Karur kelkaj kolegioj kaj institutoj signifas la altan edukon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Karur situas en duonarida klimato (BSh) kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 594 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre multe en oktobro. La averaĝa temperaturo estas 29 °C kaj varias inter 23-34 °C.

Stacidomo de Karur

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Karur situas en mezo de la subŝtato, tial la urbego voje estas atingebla el ĉiuj direktoj. Ekzistas 2 naciaj aŭtovojoj kaj aliaj gravaj ŝtatŝoseoj. La aŭtobusa stacidomo funkcias en mezo de la urbego. La fervoja stacidomo estas signifa nabo. Pontoj helpas la trafikon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Tiruĉirapali.

Hindua templo en Karur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉefe hinduaj temploj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans