Karviná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karvina)
Eble vi serĉas: Fryštát, informojn pri miljara historio de centro de Karviná.
Karviná
(Fryštát)
germane Karwin, pole Karwina
Urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karviná
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Urbo Statuta urbo
Situo Karviná
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 15″ N 18° 32′ 34″ O / 49.85417 °N, 18.54278 °O / 49.85417; 18.54278 (mapo)
Areo 57,49 km² (5 749 ha)
Loĝantaro 50 172 (2023)
Denseco 872,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 733 01, 733 24, 735 06, 734 01
NUTS 3 CZ080
NUTS4 CZ0803
NUTS5 CZ0803 598917
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Karviná
Retpaĝo: www.karvina.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Petro el Alkantara en Karviná-Doly
Placo de Masaryk en Karviná

Karviná (antaŭe Fryštát[1][2]) estas urbo en Ĉeĥio kaj centro de orienta parto de Ostrava-karvina karbobaseno. Vivas ĉi tie 50 172 loĝantoj (2023). En la jaro 1968 ĝi solenis 700 jarojn de skriba historio. Centro de la urba teritorio estas kvartalo Karviná – Město (en pasinteco tio estis distrikta urbo nomata Fryštát), ĉirkaŭ kiu etendiĝas kvartaloj: Staré Město – menciata en la jaro 1305, Nové Město, Hranice, Mizerov kaj Ráj, Darkov kaj Doly. Pli granda parto de la tn. malnova Karviná estas subminigita pro karbominado, ĉar ĉi tie estas la plej grandaj karbominejoj en la karbotrovejo. La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1331, pli poste ĝi estis kunigita kun iama Fryštát. En la jaro 1776 ĉi tie estis trovitaj karbotrovejoj. Malnova renesanca urbodomo kun gotika turo devenas el la jaro 1504, finita ĝi estis en la jaro 1571 kaj renovigita en la jaro 1823.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Havířov, Horní Suchá, Dětmarovice, Doubrava, Chotěbuz, Petrovice u Karviné, Albrechtice, Orlová kaj Stonava.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 900
18805 488
189016 305
190024 195
191029 880
192135 748
JaroLoĝantoj
193022 317
195036 172
196146 883
197078 546
198078 334
199168 405
JaroLoĝantoj
200165 141
201456 848
201655 163
201754 413
201853 522
201952 824
JaroLoĝantoj
202052 128
202148 473
202249 881
202350 172

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Karviná[redakti | redakti fonton]

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Karviná, 1922. Dek jaroj post, la 21-an de februaro 1932 okazis en Karviná publika disktutado pri Esperanto. Ĉeestis ĝin 200 personoj, aranĝis du neŭtralaj kultursocietoj: la pola kleriga komisiono kaj la memeduka rondeto ĉe la pola Lerneja Societo „Macierz Szkolna”. Prezidis distrikta lerneja inspektoro P. Rakus (neesperantisto), ĝenerala raportanto estis Rudolf Z. Kobiela, oficisto de la pola konsulejo. Unue parolis J. Waleczko, redaktoro de la pola gazeto „Právo Ludu” el Český Těšín (neesperantisto), kiu prezentis laŭ sia vidpunkto la problemon de la lingvo internacia, deklarante ke Esperanto estas la plej taŭga solvo. Poste pastro K. Maultz atentigis, ke la latina lingvo ne kapablas esprimi ĉiujn modernajn ideojn, kaj tial Esperanto estas preferinda. Parolis ankaŭ pollingve Józef Poncza, Jaroslav Hladký ĉeĥe en la nomo de ČAE kaj Ludwik Krysta. Sekvis libera diskuto, Ĉiuj parolantoj, reprezentantoj de diversaj partioj kaj de tri nacioj konsentas tamen en unu punkto: ke Esperanto estas konsiderata plej bona solvo de la problemo. Tion esprimas ankaŭ la akceptita rezolucio, kiu krome adresas al ĉiuj lernejaj aŭtoritatoj kaj lernejestroj la peton, ke ili en la kadro de la nunaj lernejaj leĝoj akcelu la enkondukon de Esperanto kiel nedeviga fako de instruado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu artikolon pri Fryštát
  2. Vidu artikolon pri Karwin-Freistadt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]