Karwin-Freistadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana duurbo Karwin-Freistadt (ĉeĥe Karvinná-Fryštát) estas hodiaŭa Karviná en la tempo de la dua mondmilito.

Tempo de estiĝo[redakti | redakti fonton]

Temis pri duurbo estiĝinta per kunigo de Distrikta urbo Fryštát (hodiaŭa urbo Karviná), minista urbo Karvinná (ĝi jam ne plu ekzistas), municipoj Ráj, Staré Město kaj Lázně Darkov en unu urba tutaĵo. La kunigo okazis surbaze de decido de germana registaro en la jaro 1939. La duurbo dum tempo de ekzistado Protektorato Bohemio kaj Moravio fariĝis la germana administra centrejo en Fryštát. En la jaro 1938 la teritorion aneksis Pollando, kiu ĉi tie kaŭzis grandajn ekonomiajn damaĝojn, tial la anekso de hodiaŭa Karviná sub la germana administrado signifis denovan ekonomian stabilecon. Tamen la tempo de la germana okupado ne estis tempo favora, malgraŭ tio ke en Fryštát vivis 70% da loĝantoj anoncanta sin al la germana nacieco. Sed la germana registaro optimisme kalkulis kun evoluo de la urbo. En parto Karvinná troviĝis minejoj, en parto Darkov konata kaj ŝatata známé banloko kaj en Fryštát estis metalurgia industrio. Ĉiujn ĉi partojn pli tre avantaĝe kunigis fervojlinio, ĉiujn ĉi farantojn germanoj kapablis bone eluzi, precipe, se en la kasteloj en Karvinná, Ráj kaj en Fryštát havis sidejon tre influema kaj riĉa nobela dinastio de grafoj Larisch-Mönnich, simpatiganta kun germanoj. Tial estis prilaborita projekto por konstruado de nova antaŭurbo, kiu devis esti situanta en nordorienta direkto de la historia parto de Fryštát, al kiu ĝi devis rekte ligi. Estis necese loĝigi laborfortojn por la kreskanta ekonomiko de urbo Karwin-Freistadt. Ĉio ĉi estis okazonta post venko en la milito gvidita fare de la nazia Germanio. Sed en majo de 1945 germana armeo estis malvenkita fare de la antaŭenpaŝanta Ruĝa Armeo. Decida batalo pri Karwin-Freistadt okazis sur kampoj inter Jakl kaj Marklovice (hodiaŭa Dolní Marklovice kaj Marklowice Górne) proksime de akvodistribueja turo en parto de Hranice. Germanoj sur Loka fervojo elŝiris relojn helpe de speciala trajno tirita de vaporlokomotivo.

Antaŭ la 2-a mondmilito[redakti | redakti fonton]

Jam ĉirkaŭ la jato 1936 estis klopodo kunigi urbon Fryštát (hodiaŭa Karviná) kun Marklovice, Darkov, Staré Město kaj Ráj. Tiam temis pri motivoj pli noblaj ol en la tempo de Protektorato. La kaŭzo estis neekzistado de pli granda preĝejo en la ĉirkaŭaj municipoj kaj do la loĝantoj de tiuj ĉi municipoj devis viziti preĝejojn en Fryštát. Sed la kunigo ne okazis.

Post la 2-a mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post fino de la dua mondmilito en la jaro 1945 kaj do ankaŭ post disfalo de la protektorata registaro okazis ankaŭ disfalo de duurbo Karwin-Freistadt. Tamen la ideo por la denova kunigo ne pereis, eĉ male, jam en la jaro 1946 la kunigo de la urboj kaj municipoj renoviĝis. Sed la nomo de "nova" urbo estis ŝanĝenda. La nomo Karviná-Fryštát, eĉ en la ĉeĥa aspekto, ne estis prikonsiderinda pro la nazia pasinteco. Tiama ĉeĥoslovaka registaro konsentis eĉ ne kun la historia nomo Fryštát, kiu havas la ĝermanan devenon - Fryštát, germane Freistadt, ja en traduko en la ĉeĥan signifas "libera urbo", sed la postmilita atmosfero ne estis klinita al la germanaj nomoj. La nomo Fryštát estis eĉ ĝis la jaro 1971 tute neuzenda. Ankaŭ nomo de najbara Karvinná havis ĝermanan nuancon, precipe tiu sufikso -ná (du "n"), tiu estis nome al la devena slava nomo Karvín artefarite aldonita. Venkis nomo Karviná, ĉar ĝuste tiu ĉi nomo estas pure malnovslava, kio tre taŭgis en tiama postmilita tempo. Karviná en traduko en la ĉeĥan signifas ion kiel "Kravín" (esperante: "Bovinejo"), aŭ "Býkov" (esperante: "Virbovujo aŭ "Taŭrujo""). "Karv" signifas "kráva" ("bovino") aŭ "býk" (virbovo, taŭro), finaĵo "-iná" estas malnovslava finaĵo, kiun oni aldonis post la nomo kaj ĝi emfazis lokon rilatanta al tiu aŭ alia aĵo, ĉeĥe tio estas finaĵo -ov, ekz. "havíř" "-ov", do Havířov. ("havíř" estas esperante "ministo")

Karwin-Freistadt hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito estis kunigo de Fryštát kun la ĉirkaŭaj municipoj renovigita sub la nomo Karviná. La antaŭa Karvinná ja baldaŭ post tio pereis, sed la historia Fryštát fariĝis turisma centro. Lázně Darkov restis konservita kaj ĝi bone prosperas kaj el Ráj fariĝis antaŭurbo. Ĉio ĉi okazis en la hodiaŭa sesdekmila Karviná, kiu grandparte situas sur katastra teritorio Fryštát. La fervoja Loka fervojo estas ekde la stacidomo Karviná-město (antaŭe stacio Fryštát) ĝis ĉefa stacidomo tute nuligita. Sed sur la tuta fervojo estas konservitaj objektoj, kiuj la sortojn de la urbo kaj trafikon sur la fervojo rememorigas. Ankaŭ tramtransporto estis en Karviná anstataŭigita per urba aŭtobusa transporto.