Kasandra
| Kasandra | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Verko | Iliado |
| Informoj | |
| Originala nomo | Κασσάνδρα |
| Sekso | ina |
| Mortigita de | Klitemnestro |
| Patro | Priamo |
| Patrino | Hekabo |
| Gefratoj | Poliksena • Hektoro • Heleno • Pariso |
| Kunulo | Agamemnono • Coroebus • Othryoneus |
| Infanoj | Teledamus • Pelops |
Kasandra – helene Κασσάνδρα – estas virina nomo el helena lingvo.

Interalie ĝi estas la nomo de la filino de Priamo. Laŭ legendo, Apolono adoris ŝin kaj donis al ŝi la kapablon prognozi la venontan tempon, ĉar li esperis ke ŝi lin ekamu. Sed kiam ŝi ne amis lin, li aliigis ŝian kapablon tiel, ke ŝi povis antaŭdiri nur malbonajn okazaĵojn, kaj neniu ŝin kredu. Ĉar neniu ŝin kredis, ĉiu kredis prefere ke ŝi estas freneza.
Post la Troja milito Agamemnono konkubinigis ŝin, sed ŝi aŭguris, ke lia edzino Klitemnestro adultos, kaj ŝia adultulo Egisto mortigos Kasandran kaj Agamemnonon, se ili revenos Grekion. Sed Agamemnono ne kredis ŝian aŭguron kaj revenis al Grekio. Ĉi tie ilin mortigis Egisto, ĝuste kiel Kasandra antaŭvidis.
La germana aŭtorino Christa Wolf verkis romanon, kies titolo estas Kasandra.
La nomon de Kasandra oni uzas kiel antonomazion.

