Kaserolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaserolaro

Kaserolo (el la franca: casserole, pato, el la latina cattia, kulerego) estas metala kuirpoto kun unu aŭ du teniloj, plata fundo kaj kruta rando.

Kaseroloj estas uzataj por kuiri, friti aŭ stufi kun kovrilo. La kovriloj de modernaj kaseroloj estas travideblaj kaj havas aperturon por ellasi vaporon.

Materialo de kaserolo estas kutime nerustiĝema ŝtalo, iam aluminio aŭ ordinara ŝtalo (ĉe malpli kvalitaj kaseroloj).

Kaserolo povas havi kontraŭbrulkarbiĝan kovraĵon, kiu krome faciligas la purigadon de kaserolo. Kutime la kovraĵo estas teflona, tamen la plej modernaj kaseroloj povas havi kovraĵon el ceramiko. La kovraĵo el teflono estas facile difektebla per metalaj objektoj, tial oni ne rekomendas purigi ilin per metalaĵoj. Ankaŭ agresivaj detergantoj povas difekti teflonon. Ceramika kovraĵo estas pli rezista al skrapado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]