Kaŝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kashan)

Por aliaj lokoj kun la sama nomo, vidu Kashan (apartigilo)

Tiu ĉi artikolo temas pri irana urbo. Pri rivero Kaŝano en Afganio temas artikolo Kaŝano (rivero).
Ilustraĵo de panorama vido de la urbo je la 17-a jarcento fare de Jean Chardin

Kaŝano
perse: كاشان
urbo
Aga Bozorg Moskeo en Kaŝano
Oficiala nomo: كاشان
Ŝtato Irano Irano
Provinco Provinco Isfahano
Historiaj regionoj Safavidoj, Selĝukoj
Montaro Elborz-Montaro
Konstruaĵoj
Situo Kaŝano
 - alteco 1 600 m s. m.
 - koordinatoj 33° 59′ 23″ N 51° 26′ 50″ O / 33.98972 °N, 51.44722 °O / 33.98972; 51.44722 (mapo)
Loĝantaro 432 557 (2016)
Horzono IST (UTC+3,30)
 - somera tempo ISST (UTC+4,30)
Situo enkadre de Irano
Situo enkadre de Irano
Situo enkadre de Irano
Vikimedia Komunejo: Kashan
Retpaĝo: www.kashan.ir
Map

Kaŝano (perse: كاشان, latinigo : Kāshān), estas historia urbo en centra Irano.

Ĉar plimulto de tapiŝoj en la mondo estas produktataj en Kaŝano, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la tapiŝo-industrio en la mondo[1]. La urbo plejparte allogas pro la kontrasto inter la grandega vasteco de la dezerto kaj la verdaĵo de bone konservitaj oazoj.

Pro la centra pozicio en Irano Kaŝano estis iam la religia ĉefurbo de la lando[2]. Kaŝano posedis gravan judan komunumon kun kultura centro, sed la plimulto de ili elmigris al Usono.

Vido al interno de unu el kelkaj kortegoj de la domo de Abbasioj

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaŝano situas proksime de Esfahano kaj je ĉirkaŭ 220 km sude de Teherano kaj je 90 km de Ĥomo. Ĝi estas je la rando de dezerto (oriente de la urbo) kaj ĉirkaŭita de la unua granda oazo survoje inter Ĥomo (perse : قم / Qom / Kum) kaj Kerman, en la provinco Isfahano, sur la irana altebenaĵo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kaŝano havas tipan aridan klimaton kun malvarmaj vintroj sed kun varmegaj someroj, sed en la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kiuj situas sur pli granda alteco, estas pli mildaj temperaturoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Khomeini moskeo kaj lernejo.
Moskeo Ĥomejni kaj madraso (teologia lernejo).

La urbo estas fondita de edzino de kalifo Harun al-Raŝid (هارون الرشيد). Ĝi estis ĉiam konata pro siaj tapiŝoj kaj dum la mezepoko pro siaj ĉeramikaĵoj. Oni supozas ke Kaŝano estas la plej malnova urbo de Irano. La nomo de la urbo estas derivata de kāšī, la persa vorto por 'tegolo'. En 1778 la urbo estis tute detruita de tertremo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Knankam turismaj vididaĵoj en Kaŝano estas potence interesegaj al turistoj, la urba turismo ne estas plene disvolvita (malpli ol 1000 turistoj jare).

Vidindaĵoj en Kaŝano[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jaroj forte kreskis la turismo pro la 1700 historiaj monumentoj kaj metiejoj en la urbo. La plej malnova vidindaĵo de Kaŝano estas Monteto Sialko, kio aĝas inter 7500 ĝis 8000 jaroj.

Alia plej fama vidindaĵo de Kaŝano estas la ĝardeno Fin (perse : باغ فین Bag-e Fin), kio estas la plej antikva persa ĝardeno kiu konserviĝis ĝistempe kaj nun estas mondheredaĵo de Unesko kaj unu el la plej famaj ĝardenoj en tuta Irano. Ĝi estis dezajnita kiel klasika persa vizio de la paradizo.

En Kaŝano oni trovas antikvajn tradiciajn rezidejojn (precipe el la 18-a kaj 19-a jarcentoj) de komercistoj kaj princoj kiel la Domo de Abbasioj (perse: خانه عباسی ها, Ĥane-je Abbasiha), la Domo de Boruĝerdioj (perse: خانه بروجردی ها, Ĥane-je Boruĝerdiha), la Domo de Amerioj (perse: خانهٔ عامری‌ها, Ĥane-je Tabatabaiha) kaj la Domo de Tabatabaioj (perse: خانهٔ طباطبایی‌ها, Ĥane-je Tabatabaiha), nun muzeo kaj irana kultura heredaĵo. Ili ilustras pleje la gaĝaran estetikon.

La Banejo de Sultano Amir Ahmad (perse: حمام سلطان امیر احمد, Hammam-e Soltan Amir Ahmad) estas tradicia irana publika banejo, kio unue estis konstruita en la 16a jarcento, dum la Safavida epoko.

La tradicia Bazaro de Kaŝano (perse: بازار کاشان - Bazar-e Kaŝan), estas tre malnova bazaro en la centro de la urbo, kio plejeble estis konstruita en la selĝuka epoko kun renovigadoj dum la safavida periodo.

Inter multnombraj aliaj historiaj vidindaĵoj en Kaŝano, menciindas ankaŭ du selĝukaj minaretoj kaj pluraj moskeoj tra la tuta urbo.

Apudaj turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La miriga kaj vidinda Nijasar Kaverno (perse : نياسر‎ غار) kio estas homfarita kun entuta longo de ĉ. 2500 metroj, troviĝas apud Nijasaro. Ankaŭ apudaj loĝlokoj kiel vilaĝo Abjaneo kaj urbo Gamsaro allogas turistojn tutjare. Nijasaro (perse : نياسر‎) estas apuda urbeto kun multaj ĝardenoj fama pro la Festivalo de Preparado de Rozakvo (1-an de majo). Je 4km de Kaŝano troviĝas la Sialk Monteto (perse : تپه سیلک‎) kiu kiel arkeologia loko sufiĉe bone konserviĝis de antaŭ ĉ. 7000 jaroj. Kaŝano ankaŭ estas konata pro la dezerto Maranĝabo kaj Karavanserajo situantaj proksime de la lago Namako (signifanta: Lago Salo).

Aga Bozorg Moskeo

Transporto[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Kaŝano estas ligita kun la nacia fervoja reto. Kaŝano havas ankaŭ flughavenon (Kaŝana Flughaveno) de kie antaŭvideblas flugadoj al insuloj Kiŝo kaj Geŝmo sude de Irano kaj Naĝafo en Irako.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Kaŝano ekzistas tri universitatoj:

Kaŝana Malferma Islama Universitato (perse: Daneŝgahe Azade Eslamije Kaŝan دانشگاه آزاد اسلامی کاشان)

Kaŝana Universitato (ŝtata) (perse: Daneŝgahe Kaŝan دانشگاه کاشان)

Kaŝana Universitato pri Medicinaj Sciencoj (perse: Daneŝgahe Azade Eslamije Kaŝan دانشگاه آزاد اسلامی کاشان)

Komerco[redakti | redakti fonton]

Kaŝano estas komerca centro plej konata pro ĝiaj tapiŝoj, silko, kupro-minejo, tegoloj, rozo-akvo kaj metalaj artaĵoj (galamzani) fabrikataj tie.

Famaj kaŝananoj[redakti | redakti fonton]

  • Reza Abbasi, Riza yi-Abbasi aŭ Reza-e Abbasi, رضا عباسی en persa, kutime Reza Abbasi kaj Aqa Reza aŭ Āqā Riżā Kāshānī (ĉirkaŭ  1565–1635) estis grava persa miniaturisto de la Skolo de Esfahano dum la fino de la Safavida periodo.
  • Sohrab Sepehri, unu el la plej famaj nuntempaj poetoj kaj pentristoj de Irano.
  • Ehsan Naraghi, irana sociologo kaj verkisto kaj konsilisto ĉe Unesko.
  • Nossrat Peseschkian (1933–2010), neŭrosciencisto kaj fondinto de la pozitiva psikologio.
  • Kamal-ol-Molk (perse: کمال‌المُلک - Kamāl al-Molk) pentristo, konata kiel pioniro de moderna arto en Irano.
  • Hakham Yedidia Shofet, iama juda religia gvidanto en Irano.[3]
  • Arbab Tfazzoli, la patro de la teksaĵo-industrio en Irano.
  • Jamŝid Al-Kaŝi, astronomo kaj matematikisto.

Esperanto en Kaŝano[redakti | redakti fonton]

تیمچه امین الدوله -Timche-Aminoddole estas antikva karvansaro (tranoktejo sur la silka vojo) en la bazaro de Kaŝano.
تیمچه امین الدوله -Timche-Aminoddole estas antikva karvanserajo (tranoktejo sur la silka vojo) en la bazaro de Kaŝano.

En Kaŝano inter la 28-a kaj la 31-a de marto 2019 okazis la unua internacia kunveno. Temis pri la 12-a Internacia Mez-Orienta kaj Nord-Afrika (MONA 12) Esperanto-kunveno[4]. En la kunveno partoprenis geesperantistoj el pli ol 10 landoj.

Ĝemelurboj de Kaŝano[redakti | redakti fonton]

Umeå (finne Uumaja), Svedio

Bochum, Germanio

Kazanlak, Bulgario

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝo de Kaŝano en la persa, araba kaj angla Arkivigite je 2003-12-22 per la retarkivo Wayback Machine

Bildoj de Kaŝano

(persa) Kashanica Kultura Fondumo Arkivigite je 2018-09-09 per la retarkivo Wayback Machine

(persa) Kaŝano retgazeto : http://kashanonline.ir/

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (persa) Kaŝano la nura ĉefurbo de la tapiŝo Arkivigite je 2019-03-16 per la retarkivo Wayback Machine, "Iran Carpet News Agency", Newscarpet.ir
  2. (persa) Mohammad Ali Nazeri. "Historio de Kaŝano Arkivigite je 2018-07-16 per la retarkivo Wayback Machine” , Irancarpet.net
  3. (angla) Karmel Melamed, Iranian Jewish Spiritual Icon Dies, The Jewish Journal of Greater Los Angeles, 30a de Junio, 2005
  4. (eo, ir) 12-a internacia mezorienta Esperanto-kunveno, IREA
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.