Kasiterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasiteritaj dupiramidoj, randa longo ĉ. 30 mm, Siĉuano, Ĉinio.
Detalo de kasiteritaj kristaloj, Blue Tier stanejo, Tasmanio, Aŭstralio.

Kasiterito estas mineralo el kvadrata stana oksido, SnO², hele bruna ĝis nigra, dura, grava fonto de stano.[1] Ĝi estas ĝenerale opaka, sed ĝi estas diafana en fajnaj kristaloj. Ties brilo kaj multoblaj kristalfacetoj produktas dezireblan juvelon. Kasiterito estis ĉefa stana erco laŭlonge de antikveco kaj pluestas la plej grava fonto de stano aktuale.[2]

Plej fontoj de kasiterito nuntempe troviĝas en aluviaj kuŝejoj kiuj enhavas rezistajn eroziigitajn grajnojn. La plej bonkvalitaj de unuaranga kasiterito troviĝas en la stanaj minejoj de Bolivio, kie ĝi troviĝas en hidrotermaj vejnoj. Ruando havas naskiĝantan kasiteritan minindustrion. Fakte la luktado por la kasiteritaj kuŝejoj (partikulare en Walikale) estas ĉefa tialo de konflikto en la orientaj partoj de la Demokratia Respubliko Kongo.[3][4]

Kasiterito estas disvastigita minora konstituanto de magmorokaĵoj. La Boliviaj vejnoj kaj la malnovaj minejoj de Kornvalo, Anglio, estas koncentritaj en alttemperaturaj kvarcaj vejnoj kaj pegmatito asocia kun granitaj intruzipetroj. La vejnoj ofte enhavas turmalinon, topazon, fluoriton, apatiton, volframiton, molibdeniton, kaj arsenopiriton. La mineralo estas etende en Kornvalo kiel surfacaj kuŝejoj en Erikejo Bodmin, por ekzemplo, kie estas etendaj restaĵoj de hidraŭlika minmetodo konata kiel streaming. Aktuala ĉefa stana produktado venas el aluviaj kuŝejoj en Malajzio, Tajlando, Indonezio, la regiono Maĥiro de Somalio, kaj Rusio. Hidraŭlikaj minmetodoj estas uzataj por koncentrataj minercoj, procezo kiu baziĝas sur alta specifa pezo de ercoj de SnO2, de ĉirkaŭ 7.0.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 24an de Marto 2018.
  2. Handbook of Mineralogy [2] Alirita la 24an de Marto 2018.
  3. Watt, Louise, "Mining for minerals fuels Congo conflict", Yahoo News!, Yahoo! Inc, 2008-11-01. Kontrolita 2009-09-03.
  4. Polgreen, Lydia, "Congo's Riches, Looted by Renegade Troops", New York Times, 2008-11-16. Kontrolita 2008-11-16.