Kaska bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaska bucero
Kaska bucero, Rhinoplax vigil
Kaska bucero, Rhinoplax vigil
Biologia klasado
Regno: Bestoj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj
Familio: Buceredoj
Genro: Rhinoplax
Specio: Rhinoplax vigil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kaska bucero (Rhinoplax vigil) estas tre granda birdo en la familio de buceredoj. Ĝi vivas en Malajzia Duoninsulo, Sumatro kaj Borneo. La kasko konsistas proksimume 11% de ĝia 3 kg-a pezo. Male al iu ajn alia bucero, la kasko estas preskaŭ solida, kaj estas uzata en kap-al-kapa batalo inter maskloj. Estas kredo inter la popolanoj de Punan Bah, ke granda kaska bucero gardas la riveron inter vivo kaj morto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas plejparte nigrecan plumaron, escepte la ventron kaj gambojn, kiuj estas blankaj kaj la vosto estas blanka kun nigra strio proksime al la pinto de ĉiu plumo. La vosto estas longa kaj la du centraj vostoplumoj estas pli longaj ol ĉe la aliaj buceroj, tiel la birdo estas plilonga en tuto ol iu ajn alia bucero-specio. La korpolongo estas 110-120 cm, ne kalkulante la vostoplumojn, kiuj pligrandigas la longon je pliaj 50 cm. Maskloj averaĝe pezas 3,1 kg, inoj 2,7 kg. Kvankam ĝi foje estas konsiderata kiel la plej granda azia bucero, ĝi estas malpli peza ol la granda bunta bucero (kaj konsiderinde malpli ol la afrika grunda bucero).

Tiu specio havas nudan, ĉifan gorĝan makulon, palbluan al verdecan ĉe inoj kaj ruĝan ĉe maskloj. La kasko etendiĝas de la bekobazo duone al la pinto, kie ĝi finiĝas abrupte. La kasko kaj la beko estas flavaj; la ruĝa sekreciaĵo de la uropiga glando kovras la flankojn kaj supron de la kasko, sed ofte la fronta fino de la kasko kaj la fora bekoduono estas flava. Male al aliaj buceroj, la kasko estas solida kaj la kranio – inklude la kaskon kaj bekon – donas 10 % de la birda pezo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas serio de laŭtaj, intermitaj barbul-similaj huoj, foje duoble tonigitaj kaj pli ol du dekduoj en nombro, kio laŭgrade akcelas al kulmino en krakado rememorigante pri ridado.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de matura masklo, distingebla pro sia kaskoformo kaj ruĝa gorĝa areo

Ĉi tiu birdo plejparte manĝas fruktojn, precipe figojn. Ĝi ankaŭ povas uzi la kaskon kiel pezan ilon por kavi en putriĝintan lignon kaj lozan ŝelon por serĉi insektojn kaj similajn predojn. Male al multaj frukto-voraj buceroj, ĝi estas malnomada kaj ties paroj konservas sian teritorion. Maskloj batalas flugante super la teritorio, kunbatante sin reciproke per siaj kaskoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Post daŭra ĉasado kaj perdo de viveja areo, la kaska bucero estis listigita de preskaŭ minacata al draste endanĝerita sur la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj en 2015. Ĝi estas listigita en Apendico de Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (CITES). Laŭ la konservada grupo TRAFFIC, en la lastaj tri jaroj oni konfiskis 2.170 kaskojn nur en Ĉinio kaj Indonezio.

Ebura kasko[redakti | redakti fonton]

19-a jarcenta japana zona ornamaĵo en bucera eburo, montrante naturan kolorigon de uropiga glando

La kasko estas fonto de la bucera eburo, valora ĉizebla materio. Historie, la kasko estis uzita fare de ĉizistoj en Ĉinio kaj Japanio por imiti ebur-similajn aĵojn.