Saltu al enhavo

Kaskadio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaskadio
proponita lando, bioregiono [+]

LandojKanado, Usono
- koordinatoj50° 0′ 0″ N, 122° 0′ 0″ U (mapo)50-122Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 122° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Kaskadio (Nord-Ameriko)
Kaskadio (Nord-Ameriko)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Cascadia [+]
v • d • r

Kaskadio (angle kaj hispane: Cascadia) estas geografia kaj kultura bioregiono en la Pacifika Nordokcidento de Nordameriko, apartigita de la ĉirkaŭaj pli sekaj klimataj regionoj per la Kaskada Montaro kaj limigita oriente de la Roka Montaro. Ĝi inkluzivas partojn de Brita Kolumbio, Kanado, kaj la usonajn subŝtatojn Vaŝingtonio kaj Oregono, inkluzive de la metropolaj areoj ĉirkaŭ Vankuvero kaj Seatlo, kaj laŭlonge de la Federacia Ŝoseo 5. [1]

Okazis ripetaj klopodoj establi sendependan ŝtaton en la regiono. La usona prezidanto Thomas Jefferson, kiu sendis la ekspedicion Lewis kaj Clark por esplori la areon en 1803, sekvis ĉi tiun ideon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ en diversaj secesiaj movadoj kaj iniciatoj por ampleksa kunlaboro kaj partoprenaj procezoj, kaj ankaŭ speguliĝas en la romanoj "Ecotopia" de Ernest Callenbach. [2] Rezulte, la regiono estis plurfoje asociita kun ekoregionismo. [3]

Se oni sumigas la loĝantaron de la regionoj kiuj konsistigas Kaskadion, la proponita ŝtato havas loĝantaron de 16.029.520. Laŭ areo (1.384.588 km²), ĝi rangus dudeke en la mondo. [4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Cascadia Movement (en-US). Alirita June 10, 2022 .
  2. ↑ Interview with Alexander Baretich on the topic of Cascadia (August 6, 2012).
  3. ↑ Cascadia Bioregional Party (angle). Arkivita el la originalo je 2025-10-09. Alirita February 23, 2019 .
  4. ↑ Theory of Change. Arkivita el la originalo je February 24, 2019. Alirita February 23, 2019 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Freecascadia.org, la retejo apartenanta al Alexander Baretich, dizajnisto de la kaskadia flago, kaj defendanto de ekoregionismo.
  • Kascadia departemento de ekoregionismo - primara retejo de la Kascadia movado, kun vastaj sekcioj pri bioregionalismo, la movado kaj kiel esti engaĝigita.