Kaspar von Stieler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaspar von Stieler
Persona informo
Kaspar von Stieler
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1632 (1632-08-02)
en Erfurto
Morto 24-an de junio 1707 (1707-06-24) (74-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Filidor der Dorfferer
Okupo verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Die geharrnschte Venus
Der Teutschen Sprache Stammbaum und Fortwachs oder Teutscher Sprachschatz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kaspar von STIELER [kaspa fon ŝti:le] (* 1632 en Erfurt, † la 24-an de junio 1707 samloke) estis germana poeto. Li estis reprezentanto de la baroko kaj lingvistikisto.

El lia verkaro plej famas Die geharrnschte Venus: kolekto de poemoj, kantoj kaj teatraĵoj, kiun li eldonis en la jaro 1660 uzante la pseŭdonimon Filidor der Dorfferer. En 1691 li eldonis la germanan vortaron Der Teutschen Sprache Stammbaum und Fortwachs oder Teutscher Sprachschatz.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1648: Post frekvento de la Konsilantargimnazio en Erfurto Stieler studis medicinon en Lepsiko kaj Erfurto.
  • 1649–1650: Studoj en Marburg kaj Gießen, nefinitaj; pro duelo li devas forlasi la altlernejon kaj transloĝiĝas al Kenigsbergo; li ekstudas teologion kaj retorikon kaj perlaboras kiel privata instruisto
  • 1654–1657: Stieler soldatas kaj iĝas oficiro; vojaĝoj al Nederlando, Franclando, Italujo kaj Svislando
  • 1657: »Christus Victor« (Dancigo)
  • 1660: Sub pseŭdonimo aperas la kanta antologio »Die Geharnschte Venus oder Liebes-Lieder im Kriege gedichtet« (Heidelberg)
  • 1662: Stieler denove studas en Jena, ĉe la jura fakultato sed nomumitas samjare ĉambra sekretario de la grafo Albrecht Anton von Schwarzburg-Rudolstadt
  • 1665–1667: »Sehnliche Nachsehen« (Königsberg); ĉekortege komenciĝas la kariero de Stieler kiel verkisto: aperas ses komedioj por la festoj de la grafo de 1665-57 (la t.n. Rudolstadt-aj festivaloj), krome »Filidors Traur / Lust und Mischspiele« (Jena 1665); por la vajmara kortego skribatas »Bellemperie« kaj »Willmut« (ambaŭ Königsberg 1680)
  • 1666–1676/1677: Stieler laboras por la Ernestidoj en Saksio-Eisenach
  • 1668: Stieler membriĝas al la societo Fruchtbringende Gesellschaft kun la kluba nomo Der Spate; »Melissa. Schäfferey«.
  • 1670: Stieler estas kuneldonanto de »Fünffaches Fürstliches Sächßisches Trauer Gedächtnüß«, (Weimar)
  • 1673: Stieler famiĝas inter la samtempuloj verkante praktikajn lernolibrojn por la korekta uzo de germana lingvo: »Teutsche Sekretariat-Kunst« (Nürnberg)
  • 1676: »Discursus de abbrevianda lite« (sub pseŭdonimo, Schaffheim); »Idea rhetoricae Serotini« (sub pseŭdonimo, Nürnberg).
  • 1678: »Der Teutsche Advocat« (Nürnberg); »Hoch-fürstlicher Ehren-Altar«, (Gotha)
  • 1679: »Der Allzeitfertige Secretarius« (Nürnberg); »Der Bußfertige Sünder«, (Nürnberg)
  • 1680–1684/1685: Stieler intertempe ege ŝatatas ĉe la vajmara kortego
  • 1683: »Auditeur oder KriegsSchultheiß« (Nürnberg)
  • 1684: »Jesus-Schall und Wiederhall«, (Gotha); »Schattenriß der Welt«, (Gotha).
  • 1685: verkatas la poetiko »Die Dichtkunst des Spaten«
  • 1690: Stieler povas permesi al si vivi kiel liberprofesia verkisto en Erfurto; paralele li konsiladas la kortegon
  • 1691: La verko »Der Teutschen Sprache Stammbaum und Fortwachs« (Nürnberg) montregas la intereson de Stieler plialtkvalitigi la uzon de la germana
  • 1695: »Politische Briefverfassung«, (Heidelberg); en la traktato »Zeitungs- Lust und Nutz« (Heidelberg), unu el la unuaj germanlingvaj sciencaj laboroj pri la gazetaro, Stieler mire antaŭvidas multajn avantaĝojn de tiu ĉi nova amaskomunikilo
  • 1699 »Der Allerneust-ankommende Secretarius« (Heidelberg)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Pri ŝia matena dormo. – En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 303-304

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.