Kaspia foko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaspiaj fokoj (patrino kaj ido) en poŝtmarko de Azerbajĝano.
Caspian Seal area.png
Arealo

Kaspia foko (Pusa caspica) estas unu el la plej malgrandaj membroj de la senorelfoka familio de Fokedoj kaj unika en tio ke ĝi troviĝas nur en saleta Kaspia Maro. Ili troviĝas ne nur laŭlonge de la marbordoj, sed ankaŭ sur la multaj rok-insuloj kaj flosblokoj de glacio kiuj formiĝas en la Kaspia Maro. Vintre, kaj en pli malvarmaj partoj de printempo kaj aŭtuno, tiuj marmamuloj loĝas en Norda Kaspio. Kiam la glacio fandiĝas en la pli varma sezono, ili povas troviĝi sur la elfluejoj de la riveroj Volga kaj Uralo, sa kiel en la sudaj latitudoj de Kaspia Maro kie pli malvarmaj akvoj povas troviĝi je pli granda profundo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 126–129 cm longaj. Maskloj estas pli longaj ol inoj je frua aĝo, sed inoj spertas pli rapidan kreskon ĝis ili atingas dek jarojn de aĝo. Maskloj povas kreskiĝi laŭgrade ĝis ili atingas aĝon de ĉirkaŭ 30 aŭ 40 jaroj.[1] Plenkreskuloj pezas ĉirkaŭ 86 kg; maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj fortikaj.

La strukturo de la kranio de la Kaspia foko sugestas, ke ĝi estas tre proksime rilataj al la Bajkala foko. Krome, la morfologiaj strukturoj de ambaŭ specioj sugestas, ke ili descendis el la ringofoko kiu migris el pli grandaj akvejoj antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilson, Susan; Eybatov, Tariel; Amano, Masao; Jepson, Paul; Goodman, Simon (2a de julio 2014). "The Role of Canine Distemper Virus and Persistent Organic Pollutants in Mortality Patterns of Caspian Seals (Pusa caspica)". PLoS ONE. 9 (7): e99265. Bibcode:2014PLoSO...999265W. doi:10.1371/journal.pone.0099265. PMC 4079250. PMID 24987857.
  2. Endo, H.; Sakata, S.; Arai, T.; Miyazaki, N. (April 2001). "The Muscles of Mastication in the Caspian Seal (Phoca caspica)". Anatomia, Histologia, Embryologia. 31 (5): 262–265. doi:10.1046/j.1439-0264.2002.00372.x. PMID 12484416.