Kaspia neĝokoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaspia neĝokoko
Kaspia neĝokoko
Kaspia neĝokoko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tetraogallus
Specio: T. caspius
Tetraogallus caspius
(Gmelin, 1784)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tetraogallus caspius (stuffed) in Tbilisi 01.JPG
Tetraogallus caspius (remburita) en Tbiliso

La Kaspia neĝokoko, Tetraogallus caspius, estas neĝokoko, tio estas birdo de la familio de Fazanedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estis inkludata ene de specigrupo, nome malhelventraj neĝokokoj, kun la Kaŭkaza neĝokoko kaj la Himalaja neĝokoko.

Ĝi troviĝas en la montoj de orienta Turkio kaj Armenio, kaj tra la Elborz-Montaro de Norda Irano. Ili reproduktiĝas je altitudoj el 1800–3000 m sur nuda ŝtoneca grundo kun iome da alpa arbustaro. Ili nestumas en nuda grunda skrapaĵo kie la ino demetas 6-9 verdecajn ovojn, kiuj estas kovataj nur de la ino. Ties dieto konsistas el semoj kaj vegetala materialo. Ili formas malgrandajn arojn for de la reprodukta sezono.

Tiu palearktisa neĝokoko estas 56–63 cm longa. Ties plumaro estas griza, bruna, blanka kaj nigra, sed tiu neĝokoko aspektas palgriza eldistance. La brusto estas palgriza, kaj estas blankaj la gorĝareo kaj makulzono kolflanka, dum la nuko estas malhelgriza.

Ĝi diferenciĝas el la Kaŭkaza neĝokoko en tio ke la mustaĉa malhela strio estas multe malpli granda kaj tiele la vizaĝo aperas pli etende blankeca. Krome ĝenerale estas pli grizeca kaj malpli makuleca, kaj la brusto estas pli hela ol la subaj partoj.

Dumfluge tiu prudenta birdo montras blankajn flugilplumojn kaj subvoston. La plumaroj kaj de maskloj kaj de inoj estas similaj, sed junuloj estas iom pli malgrandaj kaj senkoloraj. Estas tri rasoj diferencaj laŭ plumaro, nome pli palaj el okcidento orienten. La populacioj de Turkio kaj Armenio estis separataj en diferenca subspecio nome tauricus, sed dubinde distinga. Krome ja estas du subspecioj agnoskataj, nome caspius (S. G. Gmelin, 1784) – suda kaj orienta Turkio tra Armenio kaj nordokcidenta Irano al suda Transkaspio kaj semenowtianschanskii Zarudny, 1908 – en montoj Zagros de Irano.

La Kaspia neĝokoko havas ĝemecan fajfan kanton, iom kiel tiu de la Granda kurlo, suuu-luuu-liii. Ĝi diferenciĝas el la Kaŭkaza neĝokoko en tio ke ĝi ne havas tonfalon fine de la kanto kiun ja montras tiu specio. La alvokoj inkludas laŭtajn babilaĵojn kaj bolantajn bak-bak-bak-bak-baarrrrr.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]