Kastanoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biologio > Birda klaso > Paseroformaj > Fringedoj > Kastanoto


1. Eta paseroforma birdo de la specio Taeniopygia guttata.
2. Du subspecioj ekzistas: gutatoj (Taeniopygia guttata guttata) de diversaj Pacifikaj insuloj kaj kastanotoj (Taeniopygia guttata castanotis) de Aŭstralio. Vidu bildon: [1]


Kastanotoj estas koketaj birdetoj!

Zebrafink (Taeniopygia guttata)
Zebrafink (Taeniopygia guttata)
pipo

Origine indigenaj en Aŭstralio, kastanotoj unue aperis en Eŭropo ĉe la komenco de la 19a jarcento, tial ili nuntempe tute malsovaĝiĝas. Facilas gardi kaj bredi ilin; kastanotoj tial idealas por komencantoj.

Kiel semomanĝantoj, ili ŝatas variecon da semtipoj, sed milio certe estas ilia preferata. Ili bezonas ankaŭ la por birdoj kutiman mineraligitan sablon (kiu helpas al ili disrompi la semojn) kune kun verdaĵo, sepiosto kaj de tempo al tempo servaĵo de formikovoj.

Idoj en nesto

Ĉirkaŭ 10 cm-longaj, kastanotoj estas allogaj paroj. Facilas seksdefini ilin. Plenkreskitaj virkastanotoj distingiĝas de inoj per plej kolorita plumaro. La virseksulo estas griza kun ruĝa beko, oranĝkoloraj vangoj, striata brusto kaj stela kaŝtankolora strio ĉe ĉiu flanko. La vosto estas zebrostriata. La ino havas oranĝkoloran bekon kaj estas tute griza krom flavbruna ventro. Ilia krio estas nura nepriskribebla pepo. La virbirdo havas strangan parigkrion, kiu ŝajnas iom ne trejnita.

Hodiaŭ troviĝas pluraj kolormutacioj, inkluzive blanka kaj flavbruna.

[Notu: En kelkaj libroj la latina nomo estas Poephilia guttata guttata/castanotis.]