Kasteleto Marienthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kasteleto Marienthal

Eingangsbereich nach Renovierung 2021.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 48′ 50″ N, 10° 19′ 53″ O (mapo)50.813810.3315Koordinatoj: 50° 48′ 50″ N, 10° 19′ 53″ O (mapo)
Situo de Kasteleto Marienthal
Situo de Kasteleto Marienthal
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĝenerala vido de oriente

Kasteleto Marienthal (germane Marienthaler Schlößchen) estas konstruaĵo en Schweina, suda kvartalo de Bad Liebenstein en Germanujo. La kastelo planitis kiel duetaĝa tre simetria, klasikisma konstruaĵo kun triaksa mezo. La flankaj domoj disponis pri la por la bienego necesaj funkcioj kaj malproskimete troviĝis pluse fandejo kaj kupromartelego el la 16a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio sude Schweina apartenis mezepoke al la setlejo Wenigenschweina (kun la unua mencio de 1330). Je la finiĝinta 15a jarcento estiĝis bieno posedata fare de la senjoroj de Rexrodt, Ĉ. 1558 aĉetis Claus von Wechmar la bienon kaj verŝajne li komisiis la konstruon de kasteloza senjorejo en la stilo de renesanco. La prusa oficiro Ludwig Anton von Wechmar, dum la Sepjara milito husara generalo de Frederiko la Granda naskiĝis ĉi-kastele. En 1716 la kastelo ofertitis je vendo kaj venis al la liebenstein-a familio de Fischern. Ĉar ili ja proprietis en Liebenstein propran nemoveblaĵon la malnova kastelo pro neglekto kaj damaĝoj pli kaj pli kadukiĝis. Heredanto certa, la majningenano Friedrich von Fischern, ĉefforstito, investadis ekde 1800. En 1808 finfaritis flanka ero kiel novkonstruaĵo kaj konsilite de ĉefarkitektoj ankaŭ la malnova senjorero de 1812 malkonstruitis kaj anstataŭigitis per nova aĵego.

La Fischern-familio apartenis al la landa nobelaro en la Duklando Saksio-Meiningen komisiite en 1815 are de la reganta dukino Louise Eleonore (Hohenlohe-Langenburg) pri la administrado de la dukaj forstoj. La ĉiama malĉeesto de sia bieno en Wenigenschweina decidigis ŝin luduno ĝin je pli longa tepo. La duka Ĉambro financo de Meiningen transprenis la kastelon en 1833 kaj alinomis ĝin laŭ la edzino de la suvereno Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen). La najbara teritorio estis ekde la 16a jarcento loko de kuprofandejo troviĝante ĉ. 500 metrojn sude ĉe la bordo de la riverio Schweina. Tiun ĉi entreprenon akiris en 1853 industriulo el Ruhla, Andreas Ziegler[1] kaj de ties kompaniano. Ene de malmultaj jaroj estiĝis laŭlonge de Schweina granda fabriko por tranĉiloj, etferaĵoj kaj latunaĵoj. Posteulo de la fabrikfondintoj aĉetis en 1892 la kasteleton loĝade. En la medio alvenis ĝsi la rando de Schweina aliaj manufakturoj kaj valmarĝene setlejo porlaborista kun la nomo Marienthal. Post la Turniĝo la plejparto de la ĝis 100 jarojn malnovaj fabrikoj malkonstruitis; la areo ĉirkaŭkastela ekde tiam iĝis industria dezerto.

Friedrich Fröbel en Marienthal[redakti | redakti fonton]

Friedric h Fröbel vivis kaj mortis en 1852 enkastele

Ekde 1851 la malega kastelo, al kiu apartenis ankaŭ parketo kun promenejoj kaj lagetoj ĉe Wiesengrund, posedatis fare de la pedagogo fama Friedrich Fröbel; en la supra etaĝo de la ĉefa konstruaĵo troviĝis ankaŭ trejnejo por infanvartistinoj. Do estis ĉi tie unu el la unuaj porvirinaj trejnejoj en tuta Germanujo. Friedrich Fröbel vizititis surloke de alia splenda pedagogo samtempa, Adolph Diesterweg. Ĉi tie li ankaŭ ŝokitis en aŭgusto 1851 per la informo pri la tuja infanĝardena malpermeso en Prusio. Fröbel sepdekjara mortis enkastele kaj entombigitis sur la monta tombejo de Schweina. Liaj posteŭloj funkciigis la trejnejon ĝis la 1890-a jaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://heimatfreundebali.jimdo.com/heimatgeschichte/firmen/firma-r-o-lux/

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Hertel: "Marienthal". Che: Lehfeldt, Paul/Voss, Georg (eld.): Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens, Herzogtum Sachsen-Meiningen, Heft XXXV, Amtsgerichtsbezirk Salzungen. Jena 1909, p. 88.
  • Edith Raddatz: 160 Jahre Marienthal 1833–1993 (=Altensteiner Blätter), Schweina 1993, P. 83–85
  • Edith Raddatz: Die Flurnamen von Schweina (nach Erich Oeckels Notizen von 1769) (=Altensteiner Blätter), Schweina 1993,P. 64–81
  • Marienthal. In: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden (= Werte unserer Heimat. Band 48). 1. Auflage. Akademie Verlag, Berlin 1989, S. 94–95.
  • Eduard Fritze: Geschichtliches über Bad Liebenstein, Schweina, Steinbach und Atterode. (Represajho de 1925). Elch Verlag, Bad Liebenstein 1999, ISBN 3-933566-09-6.
  • Roland Geißler: Wanderführer um Bad Liebenstein und den Inselsberg, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-79-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marienthaler Schlösschen en la germana Vikipedio.