Kasteleto de Kehidakustány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kasteleto de Kehidakustány [kehidakuŝtAnj] aŭ nobeldomo de Ferenc Deák estas historia monumento, nun muzeo en Hungario, en vilaĝo Kehidakustány.

Aerfoto pri la kasteleto de Kehidakustány

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis nobela domo en la 16-a jarcento. La nun videbla baroka kasteleto estis konstruita en la 1740-aj jaroj, sed restis iom da partoj el la malnova domo. En 1804 la nova posedanto estis la familio Deák. Inter 1808 kaj 1854 zie loĝis Ferenc Deák. En 1854 Ödön Széchenyi aĉetis la kasteleton, sed post jaroj ankaŭ li vendis ĝin, fine en 1925 la hungara ŝtato aĉetis ĝin. En 2003 la kasteleto plene renoviĝis.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa kasteleto situas sola sur monteto en granda korto. Ĝia formo estas L-majusklo. En meza parto de la ĉefa alo la enireja parto reliefas, en fino de la alia alo situas alia reliefaĵo. En la korto busto pri Ferenc Deák estas videbla fare de György Zala en 1928.

Post iom da distanco estas duetaĝa agrikultura lernejo kreita en la 1920-aj jaroj kaj muelejo.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En la kasteleto en 5 ĉambroj estas prezentita vivo de Ferenc Deák.

Fontoj[redakti | redakti fonton]