Kastelo Altenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Altenstein

Kastelo Altenstein (germane: Schloss Altenstein) troviĝas en Bad Liebenstein en Germanujo. Temas pri la eksa somera rezidejo de la dinastianoj de la Duklando Saksio-Meiningen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Domo de la marŝalo kortega

Sankta Bonifaco jam predikis la evangelion surloke en 742 kaj pro tio oni starigis tie kapelon. Kvin jardekojn poste konstruitis jam burgo. Dudo von Stein regis en la jaro 1116. Nova burgo nome Neuenburg konstruitis sur la t.n. bonifaca-rifo en 1150, kies bienoj apartenis al la Abatejo de Fulda. Ĝi donitis kiel feŭdaĵo al la familio Frankenstein, el kio ekspliblas la burga tiama nomo Alter Stein. La vilaĝoj de Gumpelstadt, Waldfisch, Schweina kaj Steinbach unuiĝis kun ĝi. La burgo kaj la grundaro poste apartenis al la familio Salza el Langensalza antaŭ la vendo en 1346 al la turingiaj landgrafoj. Diversaj grafoj zorgis pri bona fortikaĵo tie.

La kastelo iĝis posedaĵo de la familio Hund von Wenkheim je la fino de la 15-a jarcento. Burghard la 2-a de Wenkheim ordonis en la 4-a de majo 1521 la forkondukon de Marteno Lutero - kiu troviĝis je kelkaj kilometroj for - en la direkto de Wartburg; tie li povas trankvile kaj sekure vivi. Kastelo Altenstein konkeritis kaj detruitis en 1554 fare de la armeoj de Frankonio kaj de Brunsvigo batalantaj kontraŭ la margrafo de Ansbach. Sed iĝis ties rekonstruiĝo ekde 1557. La lasta heredanto el la Hund-dinastio, Eberhard (1647-1722), eĉ naskiĝis tie kaj novigis ĉion estante skrupula prosperiganto de siaj bienoj.

La dukoj de Saksio-Meiningen, kiu regis ekde 1680 en la regiono tiea, proponis sin kiel posteulojn de la loka dinastio post la morto de Eberhard von Wenkheim. [[Anton Ulrich (Saksio-Meiningen)] ordonis al la viena arĥitekto Alessandro Rossini rekonstrui kastelon en la stilo de baroko kaj la filo Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) dezajnigis pejzaĝan parkon laŭ angla maniero aliaranĝplane por somera rezidejo bela. Fositis ankaŭ artefarita lageto kien oni metis la t.n. Luizo-akvofalon en la jaro 1800; poste alvenis pavilonoj ĉinaj, oranĝejo kaj ĉevalejoj. Princo Bernardo-Henriko (Saksio-Meiningen) (1800-1882) starigis tie krucon feran en honoro al Bonifaco en la jaro 1814-a.

Kastelo Altenstein en 1900

Akcepto impona okazis en la 13.8.1846 en honoro de la datreveno naskiĝtaga de princino Adelajdo de Saksio-Meiningen, kiu iĝis la edzino de la angla reĝo Vilhelmo la 4-a (Britio). La parko ankaŭ pligrandigitis inter 1846 kaj 1852 sub la gvidado de Eduard Petzold.

La artŝatanta teatra duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) peris novkonstruon kastelan laŭ angla stilo novrenesanca inter 1888 kaj 1889. Li ankaŭ pretus por akcepti lian imperiestran moŝton Vilhelmo la 2-a en al 11.8.1889; fakte tiaĵoj neniam okazis kaj la imperiestro malinvititis lastamomente pro lia malvolo babili kun la baronino de Heldburg (1839-1923), la malnobla edzino duka. La parko ankoraŭfoje plibeliĝis inter 1890 kaj 1900 kaj admireblis sekve de multaj. La komponisto Johannes Brahms invititis tien fare de la duko kiu estis ankaŭ la mecenato de la geniulo. Princo Bernardo la 3-a (Saksio-Meiningen-Hildburghausen) kaj la edzino Charlotte (la fratino de imperiestro Vilhelmo la 2-a) entombigitis en la parko. La kastelo estiĝis rezidejo de la princo Ernesto kaj venditis post lia morto en 1942 al la Lando Turingio fare de la vidvino.

Tombo de duko Bernardo la 3-a

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Mallongan tempon al kastelo servis en 1945 kiel lernoknaba loĝejo; ekde 1946 ĝi estis ripozumhejmo por metiistoj. En 1979 ĝi deklaritis monumentprotektotaĵo ĝardenarta. En februaro 1982 estis surloke terura fajro dum kio ĉio krom la eksteraj muroj malaperis. La unuaj savlaboroj ekis en 1984 kaj la tegmento refaritis (sed nehistorie). En julio 1995 ekresponsis la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj. En 2010 komenciĝis la internaj restaŭradoj. En 2021 ĉio eble estos preta. [1] Informburoo pri la Natura parko Turingia Arbaro troveblas en la iama ekonomia ejo dekstre de la kortega marŝalejo rotonda. Eta muzeo en la rotondo ankaŭ vizitindas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ein Schloss für Brahms, FAZ, 13.5.2017, p. 12

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]