Kastelo Beichlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Beichlingen

kastelo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 14′ 6″ N, 11° 15′ 37″ O (mapo)51.23511.2603Koordinatoj: 51° 14′ 6″ N, 11° 15′ 37″ O (mapo)
Kastelo Beichlingen (Turingio)
Kastelo Beichlingen (Turingio)
DEC
Kastelo Beichlingen
Kastelo Beichlingen
Situo de Kastelo Beichlingen
Kastelo Beichlingen (Germanio)
Kastelo Beichlingen (Germanio)
DEC
Kastelo Beichlingen
Kastelo Beichlingen
Situo de Kastelo Beichlingen
Map
vdr
Kastelo sur montosprono

La Kastelo Beichlingen (germane Schloß Beichlingen) troviĝas en la nordokcidenta vilaĝorando de Beichlingen, kiu nuntempe apartenas al la grandkomunumo Kölleda, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Beichlingen, kiu donis la nomon al unu el la plej gravaj mezepokaj grafaj dinastioj de Turingio, menciitas endokumente jam en kunteksto kun donacoj al la monaĥejo de Fulda en la dua duono de la 8-a jc. Burgo el karolidaj tempoj, menciitas unuafoje en 1014 en la kroniko de Thietmar von Merseburg. En tiu jarcento i.a. la grafoj de Weimar-Orlamünde posedis la bienon. Ekde la mezo de la 12-a jc la burgo kaj pli granda komplekso en la Ustrut-Finne-regiono kiel ankaŭ posedaĵoj en Norda Turingio apartenis al la grafoj de Beichlingen. Sed ili ne povis asekuri ĉiujn posedaĵojn daŭre. La grafoj ĉiam denove devis vendi partojn kaj pli kaj pli sindependiĝis de la wettinaj landgrafoj, ĉe kies kortego ili havis gravajn postenojn.

En 1519 la malmultaj restintaj vilaĝoj, la urbo Kölleda kaj la baza kastelo Beichlingen venis en la posedon de la Sinjoroj de Werthern (ekde 1720 respektive 1840 Grafoj de Werthern). Ili estis akirintaj jam la regadojn de Weihe kaj Frohndorf kaj ekhavis per tio regadon teritorie relative malinterrompitan en la regiono - malgraŭ postaj dividoj la venintajn jarcentojn inter diversaj familiaj branĉoj.

Ĝis la eksproprietigo komunisma post la Dua mondmilito la kastelo estis en la posedo de la dinastia linio de Werthern-Beichlingen. Poste ĝi iĝis klerigejo por junaj instruistoj (Neulehrer trejnotaj laŭ novaj horartabuloj/klerigenhavoj; ekzemplo de tie instruata persono estis Klaus-Dieter Fichtner) kaj poste, ĝis 1992, inĝeniera lernejo pri bestokuracado. Ekde 1991 amikara societo engaĝiĝis pri la ekde 2001 de privatuloj akirita kastelo. Ĝi estas hodiaŭ parte hotelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo la plej dominanta kaj grava estas la je la fino de la 15-a/komenco de la 16-a jc konstruita trietaĝa t.n. Alta domo, kiu havas en la interno interesajn aĵojn el la renesanca tempo (i.a. pordojn, trabaĵojn dilajn). El la sama epoko datumas ankaŭ la Nova Kastelo kun laboraĵoj de la erfurta artista familio Friedemann kaj la Kastela preĝejo restaŭrita inter 1991-99. Krome estas en la kastelo, kiun oni uzas ankaŭ por kulturaj spektakloj, eta ekspozicio pri la kastelhistorio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lothar Bechler: Schloß Beichlingen. Visionen trotz Nebel. In: Bruno J. Sobotka (Hrsg.): Burgen, Schlösser, Gutshäuser in Thüringen. Theiss, Stuttgart 1995, ISBN 3-8062-1123-X.
  • Lothar Bechler, Schloß Beichlingen – Ein Schlossführer.; Heinrich Hetzbold Verlag, Weißensee 1999 .
  • Hartmut Ellrich: Schloss- und Residenzkirchen in Thüringen., Wartburg Verlag, Weimar 2007, p. 26-27, ISBN 978-3-86160-163-0
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Dua eldono. Jenzig, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0.
  • J. Martin: Die Historie des Schlosses Beichlingen., Selbstverlag, Beichlingen 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]