Kastelo Belvedere (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Belvedere

Pejzaĝa parkoFranca ĝardenopalacoPlezurkastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 56′ 55″ N, 11° 20′ 55″ O (mapo)50.948611.3486Koordinatoj: 50° 56′ 55″ N, 11° 20′ 55″ O (mapo)
Kastelo Belvedere (Weimar) (Turingio)
Kastelo Belvedere (Weimar) (Turingio)
DEC
Kastelo Belvedere (Weimar)
Kastelo Belvedere (Weimar)
Situo de Kastelo Belvedere (Weimar)
Kastelo Belvedere (Germanio)
Kastelo Belvedere (Germanio)
DEC
Kastelo Belvedere
Kastelo Belvedere
Situo de Kastelo Belvedere
Map
vdr
Kastelo Belvedere en Weimar.

La baroka Kastelo Belvedere (germane Schloß Belvedere) estas kastelo en la suda parto de Vajmaro. Gravas ĝia Kastela muzeo (germane: Schlossmuseum). Apud ĝi estas ankaŭ la vajmara Muzikgimnazio, kie okazas ĉiujare la laŭreatigo de la portantoj de la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. Menciindas ankaŭ la tiea Studia Teatro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence estis surloke eta ĉasdomaro. La plezurkastelo estis konstruita por festoj inter 1724 kaj 1732 laŭ planoj de Johann August Richter kaj Gottfried Heinrich Krohne por duko Ernst August la 1-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach. La loĝa komplekso estas flankita per simetriaj pavilonoj. Hodiaŭ ĝi enhavas parton de la artaĵkolektoj de Weimar, pri porcelanaĵoj kaj fajenco, meblaro kaj pentraĵoj el la 18-a jarcento.

Kiel la somerloĝejo, tiel ĝiaj ĝardenoj, aranĝitaj en franca stilo en 1728-1748, estis de granda agrableco. Alo de la oranĝerio en la kastela parko enhavas nuntempe kolekton de historiaj ĉaroj.

La korteganoj ĉiam ŝatis retiriĝi kastelen. Tamen, financaj problemoj devigis mallarĝigon de la planitaj areoj ĝis reekfloro en 1804. Post 1811, multo de la eksteraj ĝardenoj estis ŝanĝita por harmonii kun la angla pejzaĝa ĝardenostilo fare de grandduko Carl Friedrich, kiu mortis ĉe Belvedere en 1853. La riĉigita kolekto de ekzotikaj plantoj estis malfermita al la publiko sub la nomo de Hortus Belvedereanus en 1820. La lasta ĝismorte enkastele loĝanta dinastiano estis la hereda granddukino Paŭlino (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1923 la plezurkastelo estas ankaŭ muzeo pri arta metiado de la 18-a jarcento. Je la komenco de la 20-a jarcento grandkvante objektoj artmetiadaj (porcelanaĵoj, altvaloraj glasoj ktp.) transdonitis al la Muzeo pri arto kaj artmetiado. Post nuligo de ties sidejo okaze la restrukturigo de la muzeoj post la t.n. rekompenco de la grafoj (Fürstenabfindung) la objektoj alvenis al Kastelo Belvedere. Tie ĉi, post la nova remalfermo en 1992, ili staras en la centro de la ekspozicio pri kortega kulturo de antaŭ 1800 en la ĉefa konstruaĵo nomita Corps de logis. Ties profunde restaŭrita interno kun originala parkedo kaj stukaĵaro per la elmontrado de tiaj objektoj ankoraŭ pli brilas. Post la Unua mondmilito, en la kuro de la menciita rekompenco de la grafoj la urbo ricevis ja la kastelojn, sed sen meblaro. La nun videblaj mebloj apartenis origine al diversaj vajmaraj domoj.

Fokuso kolekta estas metita pri porcelanaĵoj, kiuj bone montras la produktadon de germanaj manufakturoj el al 18-a jarcento (i.a. de Meißen, sed ankaŭ el Rusio pro la intimaj konektoj inter Vajmaro kaj la duka kortego de Peterburgo). Kelkaj porcelanaĵoj videblis antaŭe en Kastelo Tiefurt.

La rondgivdado komenciĝas en la teretaĝo kie videblas ankaŭ portretoj de la konstruintoj kaj de la princa dinastio kaj porcelanaĵoj el Orienta Azio kiuj estis ĉiam modeldonaj, ankaŭ por la turingiaj porcenalistoj. La germanaj fajencaĵoj plejparte originas el Dorotheenthal en Oberndorf (Arnstadt). En la supra etaĝo oni montras la plian evoluon de germana porcenlanprilaborada tekniko per la prezento de la agado de la pentristo kaj kemiisto Johann Gregorius Höroldt kaj de la modlisto Johann Joachim Kändler. Sekvas informoj pri la atelieroj de Vieno kiuj jam ekde 1719 oni estis sukcesinta fari porcelanaĵojn altkvalitajn. Meze de la 18-a jarcento estiĝis ankaŭ en Höchst, Frankenthal kaj Ludwigsburg manufakturoj. En Berlino la kortego transprenis la fabrikojn de privatuloj en 1763. Turingiaj produktoj aperas muzee el la fruaj laborejoj en Gotha kaj Veilsdorf, poste (ekde la 1770-aj jaroj) el Volkstedt, Wallendorf, Limbach, Ilmenau kaj Gera.

Enrigardojn en eŭropan arton pri vitro-arto permesas la kolekto pri kavaj vitraĵoj en la kupola salono de la orienta pavilono, ĉefe per la verkoj el Bohemujo, Silezio, Saksio kaj Turingio aŭ de majstroj el Nürnberg. En la kupola salono okcidente troviĝas la daŭren pruntita kolekto de Friederike kaj Werner Jahn kun la titolo Sächsisches Serpentin. Teretaĝe en la eosta pavilono troviĝas daŭra ekspozicio pri ĉaso en la regiono de Vajmaro kun objektoj el la armilejo de Kastelo Ettersburg, dume okcidente en la teretaĝo prezentas sin elmontrado pri la historio de hortikulturo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La kastelo gastigas la muzikgimnazion de la urbo kun belega aŭlo, kie okazas regule gravaj aranĝoj. Ekzemplo por tiaĵoj estus la ĉiujara aljuĝo de Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Deetjen: Schloß Belvedere. Verlagsbuchhandlung J.J. Weber in Leipzig, Leipzig 1926 (1936 nova eldono: Weberschiffchen-Bücherei 18)
  • Sibylle Hoiman: Die Orangerie in Belvedere bei Weimar – Natur und Architektur im Kontext höfischer Repräsentation 1728–1928. Disertaĵo, TU Berlin 2015.
  • Heiko Laß und Maja Schmidt: Belvedere und Dornburg. Zwei Lustschlösser Herzogs Ernst August von Sachsen-Weimar. Michael Imhof, Petersberg 1999.
  • Bettina Paust: Die Menagerie des Lustschlosses Belvedere bei Weimar. In: Die Gartenkunst 6 (2/1994), p. 237–248.
  • Reinhard Schau: Das Weimarer Belvedere. Eine Bildungsstätte zwischen Goethezeit und Gegenwart. Böhlau Verlag, Köln 2006.
  • Franz Voigt: Die Entstehung der Jagd- und Lustschlossbauten des Herzogs Ernst August von Sachsen Weimar. Eine stilkritische Betrachtung. Dissertation, Teildruck, Jena, Universitätsdruckerei Heitz & Co., Strasburgo 1930.
  • Werner Vollrath: Bau und Kunstdenkmäler Thüringens. Die Schloßanlagen bei Weimar. Ergänzungsheft. Gustav Fischer, Jena 1928.
  • Otto Ludwig Sckell: Erinnerungen an Alt-Belvedere, ĉ. 1900.
  • Otto Ludwig Sckell: 200 Jahre Belvedere. Ein Rückblick auf seine Entwicklung unter besonderer Berücksichtigung seiner Gartenkunst. Selbstverlag, Weimar 1928.
  • Gert-Dieter Ulferts u. a.: Schloß Belvedere: Schloß, Park und Sammlung. Deutscher Kunstverlag, München-Berlin-Weimar 1998.
  • Hans-Joachim Leithner: Gestaltete Landschaften (WeimarWissen 2: Teilband 2.1.: Parkanlagen in Weimar, eldonis Hans-Joachim Leithner, Weimar 2021.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]