Kastelo Chojnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Chojnik

burgo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 50° 50′ 1″ N, 15° 38′ 37″ O (mapo)50.83361111111115.643611111111Koordinatoj: 50° 50′ 1″ N, 15° 38′ 37″ O (mapo)
Kastelo Chojnik (Malsuprasilezio)
Kastelo Chojnik (Malsuprasilezio)
DEC
Kastelo Chojnik
Kastelo Chojnik
Situo de Kastelo Chojnik
Kastelo Chojnik (Pollando)
Kastelo Chojnik (Pollando)
DEC
Kastelo Chojnik
Kastelo Chojnik
Situo de Kastelo Chojnik
Map
Konstruita 1292
Retadreso http://www.chojnik.pl/pl
vdr
La kastelo Chojnik vintre, la hodiaŭa stato.
La kastela korto. Proksime videbla pilorio.
La kastelo Chojnik
La kastelo Chojnik
La kastelo Chojnik. Litografio el la komenco de 19-a jarcento
La kastelo Chojnik
Fotografaĵo el la jaro 1926.
La kastelo Chojnik
Plano de la kastelo Chojnik. 1. La pordega turo. 2. La ekstera bastiono. 3. La norda turo. 4. La turisma ŝirmejo. 5. La ĉefa pordego kun la levponto. 6. La malgranda korto (mastruma). 7. La sidejo de la komandanto. 8. La turo kaj malsatiga karcero. 9. La cisternoj kun akvo. 10. Ĉevalstalo. 11. La ĉefa kastela korto (malsupra). 12. La pilorio. 13. La procesa ĉambrego. 14. La kelo. 15. La loĝejoj por soldatoj. 16. La kuirejo. 17. La intermurejo. 18. La pordego al la supra kastelo. 19. La arsenalo. 20. La palaca korto. 21. La kapelo. 22. La defenda kastela turo. 23. La kastela loĝa domo (la palaco).

La kastelo Chojnik - [elparolu: ĥojnik]; (germane Kynast ĝis 1945; de 1945 ĝis 1948 jaro nomiĝis pole Chojnasty [elparolu: ĥojnasti]); troviĝas ĉe la kvartalo Sobieszów, parto de la urbo Jelenia Góra en Malsupra Silezio en Pollando.
La kastelo situas sur la pinto de la monto “Chojnik” (627 m super la marnivelo), ene de la naturrezervejo, kiu estas eksklavo de la “Gigantmontara Nacia Parko”.

Historio[redakti | redakti fonton]

Politika historio de ĉi-tiu tereno estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la dua mondmilito.

En la dua duono de la 13-a jarcento silezia princo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy) konstruis sur la pinto de la monto ĉasan bienon. Lia filo, princo Bolko la 1-a Surowy plukonstruis kaj fortikigis ĝin. Sed nur princo Bolko la 2-a Mały konstruis ĉi-tie en la 1350-aj jaroj ŝtonan fortreson. Post lia morto, lia edzino Agnesa de Habsburgoj donacis la kastelon al kavaliro Gotsch Schaff, de kiu devenas la unu el plej potencaj nobelaj familioj de Silezio – Schaffgotsch.

Jam ĉirkaŭ la jaro 1393 la nobelo komencis konstrui en la orielo super la enireja pordego, el ruĝa grejso, kastelan kapelon. La konstruado probable oni finis en la jaro 1405 kaj tuj poste oni komencis plu konstrui la kastelon.
Komence de la 15-a jarcento la fortikaĵo bone defendis sin kontraŭ husanaj atakoj. Sed dum la posta periodo de la husanaj militoj la proprietuloj de kastelo estiĝis malfamaj kiel kavaliroj-rabistoj pro rabo de ĉirkaŭa loĝantaro kaj rabo de komercistoj, kiuj veturis laŭ vojo ĝis Ĉeĥio.
En la unua duono de la 16-a jarcento Hans Ulrich Schaffgotsch plu fortikigis la kastelon kaj ankaŭ adaptis al pulvaj pafarmiloj.
Sekva interesa historio estas kunligita kun Hans Ulrich Schaffgotsch. Dum la tridekjara milito li servis en armeo de la imperiestro Ferdinando la 2-a, kaj estis subordigita al generalo Albrecht von Wallenstein. Kiam la imperiestro perdis fidon al sia generalo, en la jaro 1634 Hanso Ulriko Schaffgotsch, kiel lia subalternulo estis arestita kaj post la jaro estis akuzita pro perfido kaj senkapigita. Ĉiuj havaĵoj de la familio Schaffgotsch estis konfiskitaj, kaj ĝis la fino de la milito en la kastelo restadis generalo Rudolf Collerado kun la imperiestra militistaro, kiu defendis la kastelon de svedoj atakoj.

Post kiam finiĝis la tridekjara milito, en la jaro 1649 filo de Hans Ulrich Schaffgotsch, Kristoforo Leopoldo, pere de imperiestro Ferdinando la 3-a estis postenigita al posteno de konsilisto en silezia alta oficejo. Post la unu jaro Kristoforo Leopoldo Schaffgotsch reakiris la kastelon Chojnik. En la jaro 1662 li akiris la titolon de hungara barono.
La plej tragika evento en la kastela historio okazis je la 31-a de aŭgusto 1675. Pro fulmo en la kastelo okazis grandega incendio. La fajro komplete forigis la konstruaĵon kaj restis nur la ruinaĵo. Oni ne rekonstruis la ruinon kaj la kastelo iĝis forlasita.
Pro tio, ke la ruino ofte estis vizitata de turistoj, en la jaro 1822 ene ekestis gastejo kaj sidejo por montaraj ĉiĉeronoj. En la jaro 1860 en la restaŭrita norda turo ekestis turisma ŝirmejo, kiu funkcias ĝis hodiaŭ. Nur en la jaro 1964 la kastelo estis radikale remuntita.
Probable la kastelo Chojnik estas la nura ne konkerita fortreso en la Eŭropo (kvankam la saman oni asertas pri aliaj fortikaĵoj). Eĉ husanaj atakoj, eĉ sveda invado ne venkis la kastelon.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La defenda konstruaĵo komence (de princo Bolko la 2-a Mały) estis konstruita sur la tetragona projekcio, kun ĉirkaŭ 20 metroj da longeco kaj 10 metroj da larĝeco. Ĝia nord-okcidenta parto estis tute okupita de loĝdomo, de kiu oriente estis lokita korto ĉirkaŭita de muroj. La tuton de oriento fermis ronda turo kaj de nordo enireja pordego.

Ĉirkaŭ la jaro 1405 nova proprietulo Schaff Gotsch fondis kapelon de sankta Georgo kaj sankta Katarina, kiu estis konstruita en la orielo super la enireja pordego. Ankoraŭ en la unua duono de 15-a jarcento la kastela korto estis grave pligrandigita, kaj en la jaro 1410 meze de la kortego ekstaris ŝtona pilorio, kiu staras ĝis hodiaŭ.

Plukonstruo sekvis komence de la 16-a jarcento. De la nord-orienta flanko ekstaris vasta malsupra kastelo, kie lokiĝis ĉefe mastrumaj domoj.

Loĝejoj por soldatoj kaj kuirejo kune kun bakejo alteniĝis al orienta parto de la muroj, kaj en la norda korno troviĝis procesa ĉambrego. Sur la tereno de la kastelo ne estis eblo por fosi puton, do tial en la malsupra korto kaj supra korto estis lokitaj ŝtonaj cisternoj kolektantaj pluvan akvon. En la jaro 1560 oni konstruis nordan turon kaj pli malpli en la sama tempo oni konstruis la ĉefan pordegon kun la levponto. Tuj ĉe la pordego eklokiĝis la ĉevalstalo, kaj la muroj estis ornamitaj pere de la renesanca atiko.

En la 1640-a jaroj, kiam la kastelo estis okupita de la imperiestra armeo, la fortreso estis plue defendigita. En la nord-okcidenta parto oni ekkonstruis bastionon, kreinte sekvan zonon de la remparo kaj de la okcidento la pordegan turon. Supre sur la korto, ĉe la ĉefa pordego, estis konstruita sidejo de la komandanto.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata legendo kunligita kun la kastelo Chojnik estas historio pri la bela princino Kunegunda, filino de la riĉa proprietulo de la fortreso. Pri ŝia mano konkuris multe da kavaliroj, kiuj ofte venis al Kastelo. Tamen la princino donis al konkurintoj unu kondiĉon. Ŝi edziniĝos kun tiu, kiu vestita en kompleta kiraso kaj rajde ĉirkaŭe iros sur la kastelaj muroj. Ĉiuj sciis, ke ĉi-tio estas ne farebla. Tamen multe da kavaliroj provis kaj ĉiuj mortis falinte en la senfundaĵon. Kaj tiuj pli saĝaj rezignis. Multe da tempo pasis kaj multe da junuloj mortfalis. Fine venis kavaliro el Krakovo, kiu tuj ekplaĉis al Kunegunda. Ŝi eĉ volis al li rezigni pri sia danĝera tasko. Tamen la bravulo sidinte sur selo ĉirkaŭe rajdis la murojn. Oni sonorigis fanfarojn, kaj la princino kuris al sia kavaliro. La bravulo eĉ ne moviĝis kaj diris, ke ne volas edziĝi kun Kunegunda, ĉar pro ŝia kruela ideo mortis tiom da senkulpaj homoj. Li nur volis montri, kiel bravaj estas polaj kavaliroj kaj sekve forveturis. La princino pro granda honto mortfalis en la senfundaĵo.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo el la kastelo Chojnik
Panoramo el la kastelo Chojnik