Kastelo Fischhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Fischhorn
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 17′ 19″ N, 12° 48′ 54″ O (mapo)47.288512.8149Koordinatoj: 47° 17′ 19″ N, 12° 48′ 54″ O (mapo)

Kastelo Fischhorn (Aŭstrio)
Kastelo Fischhorn (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Fischhorn
Kastelo Fischhorn

Map
Kastelo Fischhorn
Vikimedia Komunejo:  Schloss Fischhorn [+]
vdr
Fronto en suda direkto

Kastelo Fischhorn (germane: Schloß Fischhorn) troviĝas en Bruck an der Großglocknerstraße en Aŭstrio situante sur monteto ĉe la vilaĝorando en la direkto de Zell am See superridardante uesten Salzach-valon kaj la supran (okcidentan) parton de Pinzgau. Pro ke la tuto estas havaĵo de privatulo ĝi bedaŭrinde ne viziteblas.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Ekde alikonstruadoj en la dua duono de la 19-a jarcento fare de Friedrich von Schmidt la kastela arĥitekturo estas ĉefe el novgotikaj elementoj (ekz. krutaj tegmenoj, orieloj kaj ogivaj arkoj). Okaze de la kreo kaj novigo de la masonaĵo oni antaŭ ĉio uzis graniton kaj tofoŝtonon. Sed la novigitaĵoj de la 19-a jarcento brulkonsumiĝis kaj anstataŭigitis poste ja multe pli modeste. Sekve mankas hodiaŭ la plejmulto de la orieloj (restis nur unu ĉekapele) kaj la fenestroj havas nuntempe simplan kaj rektangulan formon.

La konstruaĵo mem havas plurajn alojn el kiuj tri deflankiĝas okcidenten, suden kaj orienten disde centra belfrido, la plej alta de ĉiuj turoj. La eosta alo gastigas i.a. kastelkapelon kaj de tiu ĉi dekliniĝas kvara alo suden kaj kondukas ĝis ronda turo.

En la kastela centro troviĝas interna korto de tri flankoj ĉirkaŭata, kiun limigas alta muro. La aliro faratas deueste tra pordegejo. Alia eta korto unuiĝas kun la centra korto per trairejo.

Rimarkindas la novgotika ĉefŝtuparo el la tempo de ampleksa alikonstruado en la 19-a jarcento kiu longan tempon kaŝiĝis sub ligna panelado kaj ĝuis pri rekonstruiĝo nur post la 2000-a jaro. Ĝi kombinas plurajn etaĝojn konsistante el po unu trikura U-ŝtupareto kun du kvaronaj podietoj. La ŝtuparo havas volbon ogivarkan kiun apogas novgotikaj kolonfundamentoj kaj kapiteloj. Aldone al la ĉefa ŝtuparo estas ankaŭ helika ŝtuparo kiu kondukas onin al ĉiuj etaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoke[redakti | redakti fonton]

Unua fortikigita konstruaĵo estiĝis verŝajne ĉ. la 1200-a jaro kaj la unua dokumenta mencio estis en 1227 sub la nomo Vischarn kiu eble fontas en tiutempe ekzistanta, natura baro (Arn) de la elfluo el lago Zeller See. Tiu ĉi lago pli frue etendiĝis ĝis proksime de la burgo ĝis Salzach kiu fiŝe pliriĉigis tiun ĉi lokon.

Kiu persono starigis la komencan burgon malklaras. Malfine ĝi verŝajne apartenis al la senjoroj de Goldegg. Aliaj fontoj inverse raportas ke la goldegg-anoj nur feŭde posedis la kastelon dume ĉefposedantis la Baumburgaj aŭgustenanaj monaĥoj.[1] Eble venis la bienon en kadro de vendo de pluraj pinzgauaj bienoj fare de Mathilde von Goldegg ĉ. al la Episkopujo Chiemsee. Ekde 1273 tre klaras ties posedeco ĉar konserviĝis samjare datumanta dokumento kiun skribis sur Fischhorn-kastelo lia episkopa moŝto Henriko el Chiemsee. Servis la burgo kaj kiel episkopa rezidejo kaj loĝejo de la ĉefadministrantoj pri la pinzgaŭaj posedaĵoj de la chiemsee-anoj.

Komenciĝanta Moderna epoko ĝis la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1526 kamparanaj ribeloj tuŝis ankaŭ la kastelon: ĝi marode ŝtelrompitis, bruligitis kaj ege damaĝitis. La gvidantoj ekzekutitis per senkapigo kaj la kamparanoj devigitis pagi kompensmonojn al episkopo Ägidius Rehm por ke li povu organizi rekonstruojn. Ili tamen ne tro antaŭeniris. Sekvis plua kadukado kaj intertempe neuzo. Dokumentado pri la konstruteknika stato el la 1602-a jaro kritikis truozan ringomuron, terenfale minacatan loĝetaĝon kaj kadukajn tegmentojn. Nur en 1675, jaron post la deklariĝo je kortega markio, episkopo Johann Franz von Preysing engaĝiĝis pri renovigo kaj eĉ pligrandigo de la komplekso.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post sekularigo kaj sekva malaparo de la chiemsee-a episkopujo finiĝis ankaŭ la regado de la ekleziuloj en Fischhorn kaj la koncernitaj bienoj; ĉio senproprietigitis kaj venis sub ŝtatan administradon.

La sekvan tempon, kiam Salcburgio apartenis ankoraŭ al Reĝlando Bavario, sidis tie reĝaj financadministrantoj. Ekde 1816, post finfina aŭstriĝo post Viena kongreso, venis imperiestraj forstadministrantoj kastelen. Post translokiĝo ilia en 1842 al Kastelo Rosenberg restis nur kelkaj forstistoj sur Fischhorn-kastelo.

Ekde 1846 sekvis nova fazo de nefunkcio kaj estis kadukiĝo tioma ke en 1859 farendis vendiĝo per aŭkcio. Nova posedanto estis la poŝta mastro Anton Embacher el Taxenbach kiu baldaŭ vendis la tuton al princino Sophie von Löwenstein kaj ties frato princo Johano la 2-a.

Sekvis fundamentaj restaŭradoj novgotike laŭ planoj de la katedralĉefkonstruisto viena Friedrich von Schmidt; li komisiis siaflanke la salcburgan arĥitekton Josef Wessicken realigi ĉion. En la kuro de la laboraĵoj estiĝis ankaŭ grandega ekonomiejo post la kastelmonteto ĉe Knappenbühel-strateto (kie nuntempe sidas la biena administrantaro). La blazonoj de ambaŭ dinastioj (Löwenstein, Liechtenstein) fiere montras sin supre de la kastela pordego eĉ en niaj tagoj.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Vido de sudoriento en la direkto de la kastelo

En 1918 akiris la bremena grandkomercisto Heinrich Gildemeister la bienon. En la 21.9.1920 damaĝis fajrego multon de la kastelo: ĝi renovigitis poste fare de la bremena arĥitekto Karl Wolters en formo multe pli modera. Sekvis uzoj agrikultura kaj forstumada kio ĝisnun ne ŝanĝiĝis. En majo 1943 la nazioj konfiskis la kastelon kaj la ĉirkaŭantajn ejojn. Poste ĝi servis al SS-anoj kiel remontejo, rajdtrejnejo kaj (almenaŭ ekde la 9.9.1944) kiel filieto de la koncentrejo de Dachau kun 150 (ĉefe sovetiaj) kaptitoj.[2] Surloke ankaŭ deponitis multaj epistoloj de Adolf Hitler kies neperdiĝu postmilite prizorgitis. En majo 1945 arestitis Hermann Göring en Altenmarkt im Pongau fare de usonaj soldatoj kaj loĝis inter la 7-a kaj la 9-a de majo kun edzino Emmy kaj filino Edda kastele. Poste li transportitis al Kitzbühel en la hotelon Grand Hotel.[3][4]

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post 2000 komenciĝis, post nova neuzo, restaŭradoj por taŭgigi la kastelon por komforta kaj moderna loĝado. Ekde 2007 eblas lupreni erojn de la kastelo por diversaj eventoj (ekz. ekspozicioj).

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La eksa policano R. Herbert Gold el Niedernsill skribis ĉe Das Bernsteinzimmer – Geheimtransport in den Pinzgau[5] teze ke Sukcena Ĉambro venis al Fischhorn kune kun aliaj artaĵoj. Esploroj ĉi-prie ĝis hodiaŭ ne eblis pro nevolo posedanta.
  • En aŭgusto 2007 altvalorega, artista krucifikso (ŝtelita en Polujo fare de nazioj) trovitis en rubujo en Zell am See. Ĝi estis estinta kelkan tempon sur Kastelo Fischhorn de kie ĝi ŝtelitis post la Dua mondmilito verŝajne de privataj tezorĉasantoj.[6]
  • En marto 2007 trovis masonistoj dum elfoslaboroj sur la kastela grundaro restaĵojn de malnova romia setelejo el la 1-a jarcento p.K. kio estis foirejo por vartransportoj trans la Alpoj.[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Lahnsteiner: Unterpinzgau – Zell am See, Taxenbach, Rauris, memeldono, Hollersbach 1960
  2. Albert Knoll: "Frühe Lager, Dachau, Emslandlager", ĉe Wolfgang Benz, Barbara Distel (eld.): Der Ort des Terrors, vol. 2, München 2005, ISBN 3-406-52962-3, p. 324-326.
  3. La de Otto Schmid dejaznita Grand Hotel Kitzbühel uzatas ekde 1999 fare de McKinsey; tie gastas la akademio AlpineUniversity
  4. Rudolf Leo: Der Pinzgau unterm Hakenkreuz – Diktatur in der Provinz. Otto Müller Verlag, Salzburg/Wien 2013
  5. Herbert Gold: Das Bernsteinzimmer – Geheimtransport in den Pinzgau, memeldono, ISBN 3-200-00114-3.
  6. Raubkunst in Fischhorn. ORF, 22.8.2007
  7. ORF-raporto pri la elfositaro, ORF, 21.3.2007

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Fischhorn en la germana Vikipedio.