Kastelo Glücksburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kastelo Glücksburg en la samnoma urbo Glücksburg en Ŝlesvigo-Holstinio. Sendepende ekzistas plia Kastelo Glücksburg (Römhild) en la federacia lando Turingio de Germanio, kaj historie ankaŭ la kastelo de la urbo Glückstadt nomiĝis Glücksburg.
Kastelo Glücksburg
kasteloakvokastelomuzeo
Lando GermanioOkcidenta Germanio vd
Situo Glücksburg
Adreso Schloss, 24960 Glücksburg
Konstrustilo(j) renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1583
Koordinatoj 54° 49′ 54″ N, 9° 32′ 37″ O (mapo)54.8316666666679.5436111111111Koordinatoj: 54° 49′ 54″ N, 9° 32′ 37″ O (mapo)
Kastelo Glücksburg (Ŝlesvig-Holstinio)
Kastelo Glücksburg (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Kastelo Glücksburg
Kastelo Glücksburg
Situo de Kastelo Glücksburg
Map
Kastelo Glücksburg
Retpaĝo https://www.schloss-gluecksburg.de/
vdr
kastelo Glücksburg

La kastelo Glücksburg - altgermane Schloss Glücksburg, dane Lyksborg Slot - en la samnoma urbo Glücksburg estas inter la plej signifaj ne-religiaj historiaj konstruaĵoj de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio - kune kun la kastelo Gottorf kaj la kastelo de Eutin.

La kastelo estas la rezidejo de la nobela dinastio Glücksburg, kies membroj parencas al preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj nobelaj dinastioj. Ĝis nun interalie la reĝoj de Danio kaj de Norvegio estas el la dinastio, kaj ankaŭ la ĝis 1974 regintaj reĝoj de Grekio. Plia membro estas Princo Filipo, Duko de Edinburgo, tiel ke la sekva britia reĝo post reĝino Elizabeto la 2-a probable ankaŭ estos el la dinastio Glücksburg.

elaera bildo de 2012

La pitoreska akvokastelo estas inter la plej konataj vizitindaĵoj de la federacia lando. Ĝi nun estas loko de muzeo, kaj publike viziteblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]