Kastelo Hammel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novgotika suda gablo de la kastelo

Kastelo Hammel, germanlingve Schloss Hammel, situas en la urboparto Hammel de la urbo Neusäß en la distrikto Aŭgsburgo. La kastelo estas privata posedaĵo.

Kastela Aleo
Tiel nomata Malakov-Turo

Historio[redakti | redakti fonton]

Wolfgang Paler la pli maljuna estis feŭdata en 1550 per Hammel kaj igis konstrui proks. 1550/60 novan kastelon. Supozeble svedaj solduloj detruis la konstruaĵon en 1648. La nova posedanto, Raimund Egger, rekonstruigis la kastelon. Paŭlo la 3-a de Stetten edzinigis la filinon de Raimund Egger, Ana Maria Barbara, per kio la kastelo atingis je du trionoj en la posedaĵon de la aŭgsburga patricia familio de Stetten, kiu pli malfrue ankaŭ akiris la restan trionon. Meze de la 19-a jarcento okazis ampleksaj riparlaboroj same kiel en 1891 la plano de la aŭgsburga arĥitekto Jean Keller plilongigo de la orient-okcidenten direktita alo (novkonstruo), krome novigo de la fasadoaranĝo kaj ornamado de la suda gablo per novgotikaj murdentoj. Jean Keller konceptis en la interno de la kastelo la - jen novbarokan - pentran ekipaĵon de la granda salono en la supra etaĝo de la orienta konstruaĵo. Al la aliformado fare de Keller ligiĝas la familia legendo, laŭ kiu en 1891 la nova kastelestrino, Aŭgusta Monika de Plessen, ligis sian edziniĝon kaj la ekloĝon en Hammel al tri konstruaj plibonigoj: murpentraĵo kun la gepatra kastelo Kurzen-Trechow[1] en Meklenburgio en sia onta dormejo, altano (en 1975/77 malkonstruita) kaj ŝtupargablo.[2]

Al la kastelo kondukas malnova aceroaleo, rekte sur la kvadratan pordodomon, sur kiu estas fiksita la blazono de la nunaj posedantoj. Menciindas la sudorienta turo de la kastelmurego, la tiel nomata Malakov-Turo, kiu memorigu pri la fama batalo dum la Krimea Milito ĉe la fortikaĵo Malakov.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christof Metzger: Landsitze Augsburger Patrizier. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2005, ISBN 3-422-06574-1, S. 118–121.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retpaĝo de Bienego Trechow. Arkivita el la originalo je 2016-11-22. Alirita 2016-08-03.
  2. Metzger: Landsitze Augsburger Patrizier. 2005, p. 212.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.40706910.810535