Kastelo Heldburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Heldburg

rocca • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 17′ 19″ N, 10° 43′ 43″ O (mapo)50.288610.7286Koordinatoj: 50° 17′ 19″ N, 10° 43′ 43″ O (mapo)
Kastelo Heldburg (Turingio)
Kastelo Heldburg (Turingio)
DEC
Kastelo Heldburg
Kastelo Heldburg
Situo de Kastelo Heldburg
Kastelo Heldburg (Germanio)
Kastelo Heldburg (Germanio)
DEC
Kastelo Heldburg
Kastelo Heldburg
Situo de Kastelo Heldburg
Map
vdr

Kastelo Heldburg (germane Veste Heldburg) estas burgo grava en Bad Colberg-Heldburg, Germanio. Nuntempe troviĝas en ĝi ankaŭ la Germana Burgomuzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua endokumenta mencio de ĝi estis en 1317 kiel rezidejo de la grafoj de Hennberg. Kune kun la Kastelo de Coburg ĝi gravis ege por milite defendi la teritorioj de la Henneberg-oj. Post la enkorpiĝo en la areon dinastian de la Ernestidoj la tuto alikonstruiĝis (post 1485) je malfrugotikaĵo. La nova alikonstruo je fortimpresa renesanca kastelo komenciĝis en 1550 kaj kulminiĝis en 1564 kiam finfaritis la francstila konstruaĵo fare de Nikolaus Gromann. Ĝi ĝis nun estas arktektura juvelaĵo siascpece kun la oreloj Frauenerker kaj Herrenerker, du belegaj sabloŝtonaĵoj. Tiamaniere one sukcese metis signon de propra potenco kaj kontraŭ la samdinastianoj en Dresdeno kaj kontraŭ la episkopoj de Würzburg kaj Bamberg.

Post kiam nuliĝis la planoj de Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) igi tiun ĉi burgon remparon grandan sekvis longa kadukiĝo. Sed duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) tiom fasciniĝis per la beleco burga ke li faris de li duan rezidejon por si kaj sia tria edzino Ellen Franz, baronino de Heldburg. En 1874 li farigis, laŭ la tiama burgoromantikisma modo, la turojn Hausmannturm kaj Hexenturm. La restintaj mezepokaĵoj (ekz. la ejo de la komandanto) ricevis novgotikajn ekipaĵojn, dume la reprezentaj kaj loĝadaj ĉambroj de la t.n. Franca burgero novrenesancstiliĝis.

Sorto post 1945[redakti | redakti fonton]

Post 1945, kiam komenciĝas komunisma diktaturo en tiu ĉi parto de Germanlando, la internaĵoj forŝtelitis respektive alien transdonitis. Inter 1951 kaj 1982 estis surloke porinfana hejmo. Incendio de 1982 detruis la Francan burgeron profunde. En 1994 la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj transprenis la tuton kaj paŝon post paŝo refaris la kastelon. Ekde septembro 2016 troviĝas ene la Germana Burgomuzeo (germane: Deutsches Burgenmuseum). Tamen okazas plu ankaŭ nedaŭraj ekspozicioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]