Kastelo Kaulsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Kaulsdorf

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 37′ 21″ N, 11° 25′ 50″ O (mapo)50.6225277811.43069444Koordinatoj: 50° 37′ 21″ N, 11° 25′ 50″ O (mapo)
Kastelo Kaulsdorf (Germanio)
Kastelo Kaulsdorf (Germanio)
DEC
Kastelo Kaulsdorf
Kastelo Kaulsdorf
Situo de Kastelo Kaulsdorf
Map
vdr
Kastelo Kaulsdorf

Kastelo Kaulsdorf (germane: Schloß Kaulsdorf) troviĝas en la samnoma komunumo Kaulsdorf en Germanujo. Ĝi situas malsupre de Kastelo Eichicht sur spronoza roka elstaraĵo supre de la malnova strato disde Saalfeld (Saale) al Nurenbergo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Memorigas onin la kastelo je loĝtursimila konstrubloko sur to-forma horizontala projekciaĵo kun duonronda turo ĉe la mallonga flanko. partoj de la konstruaĵo estas framskeleta. Ankaux spuroj de fosaĵo ankoraux videblas kun iama levoponto. Tre verŝajne ĝi estis fortikigita senjorejo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Chulisdorf donacitis en 1074 de la kolonja arkiepiskopo al la Abatejo de Saalfeld. Poste ekposedis la vilaĝon kun la bienon la grafoj de Orlamünde. Ili transdonis la tuton en 1346 al la burggrafoj de Kirchberg (apud Jena). Burgo kun foso troviĝas tie kie hodiaŭ estas la kastelo. Mencio de setla bieno fariĝis en 1346.

En 1426 akiris burgon kaj vilaĝon la princ-elektisto de Saksio. La parto de la Orlamünde-grafoj (Lauenstein) iĝis feŭdaĵo en 1427 de la Margrafujo Brandenburg-Bayreuth. En 1438 ĝi venditis al la dinastio de Schwarzburg kaj de ili en 1503 al la dinastio Mansfeld-Vorderort. Postaj posedantoj estis: von Thüna, von Streitberg, von Dobeneck. La nuna kastelo datumas de 1678.[2] Dobeneck-blazono spekteblas en la kirko.[3] La Dobeneck-oj unuingas siajn posedaĵojn en 1687 kun la dinastio de Könitz.

En 1791 la eksklavo iĝis parto de Prusio kiu aĉetis la bienon en 1795 kaj disdonis kampoparcelojn al burĝoj kaj kamparanoj. En 1814 venditis ankaŭ la kastelo. Ĝis la 20-a jarcento ĝi servis kiel malriĉulejo. Nova vendiĝo venis en 1920; aĉetanto estis la ginekologo Walter Treupel el Jena kiu starigis supre okangula framskeleteĵo sur la turo. De tiam ĝi havas altecon de 25 metroj. Tiam estis ankaŭ uzo gasteja. Nuntempe ĝin posedas privatulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg-Verlag, 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 233.
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 153 kaj 154.
  3. Heinz Voigt: Die malerischen Ufer der Saale. Stadtmuseum Jena, 1979, M/9/79, p. 35-36.