Kastelo Ludwigsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ludwigsburg
kastelokonstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 43′ 21″ N, 11° 20′ 35″ O (mapo)50.722511.3431Koordinatoj: 50° 43′ 21″ N, 11° 20′ 35″ O (mapo)
Kastelo Ludwigsburg (Turingio)
Kastelo Ludwigsburg (Turingio)
DEC
Kastelo Ludwigsburg
Kastelo Ludwigsburg
Situo de Kastelo Ludwigsburg
Kastelo Ludwigsburg (Germanio)
Kastelo Ludwigsburg (Germanio)
DEC
Kastelo Ludwigsburg
Kastelo Ludwigsburg
Situo de Kastelo Ludwigsburg
Map
vdr
Vido disde Heidecksburg-kastelo al Kastelo Ludwigsburg

Kastelo Ludwigsburg (germane Schloß Ludwigsburg) estas triala urba kastelo en Rudolstadt, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis inter 1734 kaj 1741 ĉe la piedo de Heidecksburg en baroka stilo. Surloke estis estinta burgo malnova detruita en la jaro 1345; ties konserviĝinta ronda turo laŭdire eksplodigitis post 1730 por ke oni povu konstrui la novan kastelon.

La arĥitekture substrekita meza alo enhavas rokoko-salonegon etendiĝanta je du etaĝoj kun riĉa vanda ornamaro. Servis la kastelo unue por princo Ludoviko Guntero la 2-a (Schwarzburg-Rudolstadt), la onklo de princo Johano Frederiko (Schwarzburg-Rudolstadt), kiel rezidejo. Post la morto de Johano Frederiko ekloĝis ene en 1767 Ludoviko Guntero posteulonte lin. Post fajro la kastelo servis mallongan tempon rezideje por la senjoroj de Schwarzburg-Rudolstadt. Sekve ene estas la Princa lernejo por desegnado kaj la parlamento de Schwarzburg-Rudolstädter, muzeoj, ministeriaj loĝejoj, porinstruista seminario kaj infanvartejo. Ĝis 1919 estis surloke la longe ekstere de Rudolstadt konata kuriozajkabineto kaj naturhistoria kolekto.

Ĉi-tage la monumentprotektita kastelo estas la sidejo de la Turingia financkontrolejo (Rechnungshof). Literature la kastelo menciitis en la ŝilera rakonto Herzog von Alba bei einem Frühstück auf dem Schlosse zu Rudolstadt. Im Jahr 1547 de 1788.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Krumbholz: Burgen, Schlösser, Parks und Gärten. Dua eldono. VEB Tourist Verlag, Berlin/Leipzig 1986, p. 136–137.
  • Paul Lehfeldt (eld.): Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens. Heft 19: Fürstenthum Schwarzburg-Rudolstadt. Amtsgerichtsbezirke Rudolstadt und Stadtilm. Gustav Fischer, Jena 1894, p. 52–53.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]