Kastelo Mönchshof (Siebleben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Mönchshof

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 56′ 27″ N, 10° 44′ 22″ O (mapo)50.94096610.739389Koordinatoj: 50° 56′ 27″ N, 10° 44′ 22″ O (mapo)
Kastelo Mönchshof (Siebleben) (Turingio)
Kastelo Mönchshof (Siebleben) (Turingio)
DEC
Kastelo Mönchshof (Siebleben)
Kastelo Mönchshof (Siebleben)
Situo de Kastelo Mönchshof (Siebleben)
Kastelo Mönchshof (Germanio)
Kastelo Mönchshof (Germanio)
DEC
Kastelo Mönchshof
Kastelo Mönchshof
Situo de Kastelo Mönchshof
Map
vdr

La Kastelo Mönchshof (germane Schloss Mönchshof) troviĝas en Siebleben, la sudokcidenta urboparto de Gotha.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kastelo kun sia angla pejzaĝparko kaj la fiŝlagetoj ŝuldas sian estiĝon al la benediktana abatejo Reinhardsbrunn. En la 1174-a jaro ĝi menciitis unuafoje kiel Reinhardsburg kaj la nomo Mönchshof estas konata ekde 1348. Siebleben estis unu el kvar landgrafaj juĝejoj en la 12-a jarcento. Post kiam dum la kamparanaj ribeloj la monakejo en Reinhardsbrunn estis prirabita kaj detruita la frokuloj venis Gotoan En 1543 iĝis neniiĝo de Mönchshof kiel klostraĵo kaj la posedo venis en la manoj de la saksoj.

Ekde la 17-a jarcento Siebleben apartenis al la ĵus fondita Duklando Saksio-Gotao. Mönchshof akiritis fare de la konsilisto registara kaj kanceliero ĉe Kastelo Friedenstein Adolph Christian Avemann. En 1717 la Siebleben-a lageto artefarite kreitis, precipe por fiŝbredado. Post la morto de la juristo kaj politikisto Avemann (1738) la tuto venis en la posedon de la bofilo Dietrich Ernst Heinrich von Linsingen, kiu loĝis surloke ĝismorte en 1762. Ties heredantoj estis je la tempo de Johann Georg August Galletti ankoraŭ la Mönchshof-havantoj.

La baroka duetaĝa kasteleto fariĝis en la 2-a duono de la 18-a jarcento kiel modesta masivkonstruaĵo kun masarda tegmento. Tre substrekitis la triaksa meza elstaraĵo ĉe la okcidenta flanko antaŭ kiu troviĝas balkono sur du kolonoj kun balustrado kaj liberaera ŝtuparo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Duko Ernesto la 2-a akiris la komplekson en 1799 kiel someran rezidejon por la filo Aŭgusto. Paralele faritis la alikonstruo de la ĉ. 11 hektarojn granda parko fare de la pejzaĝarkiteko Rudolf Eyserbeck el Dessau. Li estis deĵorinta ekde 1788 en la ne tro malproksime situanta Kastelo de Molsdorf kiel ĉefĝardenisto. En Möchshof li konstruis la promenvojojn kaj la bedojn kaj plantis diversajn arbojn. Laŭ la modelo de Wörlitz li kreis anglan pejzaĝĝardenon rekte antaŭ la urbopordoj de Gotha! La parkon ĉirkaŭas muro. Tamen Eyserbeck sukcesis fari ravigajn belvidojn al la media pejzaĝaro kiel ankaŭ belan interplektiĝantan vojretaron. Poste la kastelo uzitis ankaŭ kiel gastejo kaj, dum la vintroj aparte, kiel ĉaskastelo. Kelkaj elstaraj personoj gastis ĉe Kastelo Siebleben, ekz. la pentristo Louis Gurlitt.

En 1850 duko Ernesto la 2-a metis la kastelon je dispono al la princino de Löwenstein-Wertheim kaj poste la komplekso uzitis i.a. kiel fasanerio. En 1918 la tuto ŝtatigitis. Inter 1919 kaj 1922 vivis surloke la deputito de Reichstag kaj komunisto Hermann Duncker. En 1937 la demisiinta duko Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao) donis la bienon al la urbo Gotao; tamen la komplekso post la Dua mondmilito kadukiĝis.Iniciavitvuloj el la urboparto Siebleben savis la parkon iel kontraŭ kompleta malpuriĝo dum la 1970 jaroj.

Reviviĝo post 1990[redakti | redakti fonton]

En 1999 la baroka konstruaĵo akiritis fare de la fratoj Gutbrod kaj restaŭritis je stato loĝeja por pluraj familioj. El la tuto restis neŝanĝitaj nur la solidaj eksteraj muroj. La tegmento novigitis malhistorie.

En 2013 venis nova posedato. Tiam la ĝardeno je spaco de 1,8 hektaroj novigitis barokstile. Pluse faritis la rekonstruo de la kastelĝardenĉirkaŭaĵo kaj la elfoso kaj refaro de volba kelo.

Nuntempe la konstruaĵo servas kiel feria domo kaj loĝejkomplekso. La du kastelaj lagetoj kaj la monaka parko libere alireblas kaj iĝis ŝatataj ripozumlokoj publikaj. Tuj norde de la konstruaĵo (Salzgitter-strato 90) starigitis en 2015 moderna kaj la silueton malboniganta loĝejlinio. Dum la kelokonstruo trovitis tamen malnovaj muroj kies originoj en la 2012-a jaro ankoraŭ estis neklaraj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Georg August Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha, vol 3, p. 62–63
  • [atthias Wenzel: Zeitsprünge Gotha, Sutton-Verlag, Gotha 2012, ISBN 978-3-95400-055-5
  • Uwe W. Cölln: Aus die Chronik von Siebleben – Streifzüge durch Ort, Zeit und Natur, Verlag Rockstuhl, Gotha 2006, ISBN 3-937135-90-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]