Kastelo Roita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Roita
burgo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 1° 7′ U (mapo)42.471192-1.121441Koordinatoj: 42° 28′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Kastelo Roita (Provinco Zaragozo)
Kastelo Roita (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Roita
Kastelo Roita
Situo de Kastelo Roita
Kastelo Roita (Hispanio)
Kastelo Roita (Hispanio)
DEC
Kastelo Roita
Kastelo Roita
Situo de Kastelo Roita

Map

vdr


La kastelo Roita (en hispana Castillo de Roita) estas en la municipo Sos del Rey Católico en la provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio, kelkajn kilometrojn de la urbo laŭ arbarvojoj tre proksime al la urbo Petilla de Aragón. Ĝi apartenas al komarko Cinco Villas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kastelo Roita estas proksimume 920 m super marnivelo sur pinto de monteto en la koro de la montoj "Roita" kaj kun larĝa vida domajno. Ĝi situas ĉirkaŭ ok kilometrojn en rekta linio oriente de Sos del Rey Católico, en belega natura medio, la intermonto Rinconera, regante imponan teritorion ĉe la limo kun la teritorio de la urbeto Petilla de Aragón en Navaro. [1]

Kvankam la loko estas atingita laŭ diversaj vojoj, de Sos del Rey Católico aŭ Petilla de Aragón, plej taŭga estas iri al Navardún kaj de tie supreniri al la kastelo Roita. [2]

Dum jardekoj meze de la 19-a jarcento ĝi estis granda biendomo posedata fare de la grafo Giraldelli. Elstaras la larĝa kaj densa arbaro de la bieno, de granda natura intereso. [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni havas la unuajn sciigojn pri ĉi tiu kastelo, kiam ĝi estis islama fortikaĵo. En majo 911, puna ekspedicio sub la komando de la kapo de Huesca Al-Tauil, en direkto al Pamplono, haltiĝis en Sierracastilla (la nuna Roita), kaj antaŭ la onidiro de atako de la reĝo Sancho Garcés la 1-a de Navaro, malorganiziĝis la ekspedicio, Al-Tauil fuĝis de la fortikaĵo kun kelkaj el la islamaj militistoj, la ceteraj loĝantoj, kiuj restis en la fortikaĵo estis poste venkitaj. [4]

La reĝo Sancho Garcés la 1-a de Navaro konkeris la kastelon, kaj de tie li atakis kaj venkis al Al-Tauil de Huesko en la jaro 911. Longtempe ĝi estis nomita per aliaj nomoj, kiel Çer Castiello aŭ Serracastilla, kvankam oni ne scias, kiam ĝi adoptis la nunan nomon. [5]

La aragona reĝo Ramiro la 1-a konfidis la kastelon de Roita al Lope Sangiz kaj Aznar Galindones (1036-1037) kaj poste donacis ĝin al sia edzino kune kun la kasteloj de Lobera kaj Atarés. [6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝia planto havas trapezan formon, ĝia plej longa flanko mezuras proksimume 25 metrojn. Du el tiuj flankoj, tiuj turniĝantaj al nordo kaj oriento, estas konstruitaj en masonaĵo kaj konverĝas en rondeta angulo, dum la aliaj du uzis sillet-masonaĵon kaj malmultaj restaĵoj restas. [7]

La kastelo Roita havas du turojn situantajn ĉe kontraŭaj anguloj, lasante spacon inte ilin por malgranda paradejo. La turo sur la orienta flanko estas kvadrata laŭplana, ĉirkaŭ 6 metrojn je flanko, kaj estas pli bone konservita. Ĝia interno estas organizita sur tri etaĝoj. Ĝi havas sagofendojn kaj ortangulan fenestron.

La alia turo estas de simila konstruo, sed havas falintan muron. La pordo komunikas kun granda ortangula ĉambro, je 18 je 5 metroj, kun pinta arka aliro kaj du ĝemelaj fenestroj. Ĝi konservas du aliajn pintajn arkojn sur la tegmento kaj la kelo. Malgraŭ ĝia stato de forlaso, oni ankoraŭ tre bone povas imagi, kia ĝi estis en sia glortempo. [8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Roita - youtube - [9]