Kastelo Ronneburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ronneburg

kastelomuzeo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 51′ 41″ N, 12° 10′ 40″ O (mapo)50.86143812.177797Koordinatoj: 50° 51′ 41″ N, 12° 10′ 40″ O (mapo)
Kastelo Ronneburg (Turingio)
Kastelo Ronneburg (Turingio)
DEC
Kastelo Ronneburg
Kastelo Ronneburg
Situo de Kastelo Ronneburg
Kastelo Ronneburg (Germanio)
Kastelo Ronneburg (Germanio)
DEC
Kastelo Ronneburg
Kastelo Ronneburg
Situo de Kastelo Ronneburg
Map
vdr

Kastelo Ronneburg (germane Schloß Ronneburg) estas hodiaŭ i.a. muzee uzata komplekso en Ronneburg en Turingio, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Administra[redakti | redakti fonton]

Ekzistis jam antaŭ 900 sur la hodiaŭa urba teritorio setlejo de soraboj kiu kompletigitis post 900 per milita postenaro kun pilastra ĉirkaŭfortikaĵo de sur la kastelmonto. Nur pli malfrue oni etendigis la tuton malantaŭan per antaŭaĵo (Vorderes Schloss). Post la enmigrado de germanoj ekde la 11-a jarcento la voktoj de Weida investiture alvenis laŭ disponigo de la imperiestro. Ili ja funkciis kiel ministroj kies tasko estis administrado de la ĉirkaŭaĵo kaj nomiĝis senjoroj de Ronneburg. La unua mencio estis en 1209 kaj la urbaj rajtoj donitis al la vilaĝanoj en la jaro 1304-a. La burga komplekso estis pligrandigita jam antaŭ 1200 fare de la weida-aj voktoj tiel ke estiĝis kaj la antaŭburga loko kaj la setladbienoj. La antaŭaj grundaroj portis la nomojn Der Sande, Unterm Schloß, Das Buntemantel kaj Am Baderberge. Restoj de la ĉirkaŭfortikaĵo videblas kaj hodiaŭ ĉe la preĝeja placo, ĉe Röder-strato kaj Bergkeller-strateto. Urbopordegoj estis Oberes Tor/Steinernes Tor en la direkto de Großenstein, Unteres Tor/Ratzener Tor en la direkto de Raitzhain kaj Schloßtor ĉekastele.

En 1244 ekposedantis la voktoj de Plauen. Por protekti sin kontraŭ la Wettin-oj la voktoj de Weida, Gera kaj Plauen faris aliancon kun la senjoroj de Elsterberg el la gento de la Lobdeburg-oj en la jaro 1327-a (Ronneburger Vertrag). Post malvenko en la Milito vogtlanda (1354–1357) la voktoj de Plauen perdis la ronneburgan kastelon kiu iĝis feŭdaĵo wettin-a. Je la fino de la 15-a jarcento la malantaŭa kastelo poseditis fare de la dinastio de Ende kiujn posteulis en 1517 la Wildenfels-oj, dume la antaŭa kastelo estis ludonitaĵoj por la daŭro de kvar jarcentoj por la senjoroj de Gera-Liebschwitz.

Laŭ la Wittenberga kapitulaco post la fino de la Ŝmalkalda milito la kastelo venis en la manojn de la ernestida Duklando Saksio. Ekde tiam la tuto funkciis kiel administrada centro de la wettin-a oficejaro Amt Ronneburg kiu ekde la 16-a jarcento pro diversaj separiĝoj estis sub diversecego posedanta: Dukujo Saksio (1554 ĝis 1572), Duklando Saksio-Vajmaro (1572 ĝis 1603), Duklando Saksio-Altenburg (1603 ĝis 1672), Dukujo Saksio-Gotao-Altenburg (1672 ĝis 1680), Dukujo Saksio-Eisenberg (1680 ĝis 1707) kaj denove Dukujo Saksio-Gotao-Altenburg (1707 ĝis 1826). Okaze de novordigo de la ernestidaj dukujoj en 1826 kastelo, administradejo kaj urbo revenis al la Dukujo Saksio-Altenburg. Post nova reformeto ili troviĝis en la t.n. Eosta cirklo(Ostkreis) ĝis 1900.[1] respektive al la landa konsilioficejo Ronneburg (landratsamt Ronneburg) (ekde 1900).[2]

Post la Dua mondmilito troviĝis en la nova kastelo intertempe pionira domo, klasĉambroj de la Kastela lernejo, vartejo lerneja kaj salonoj de la t.n. kreivaj rondoj. Poste gastis la municipa biblioteko, la urba kaj lerneja muzeoj, la societo regionhistoria kaj la porjunula klubo.[3] Korto kaj ĝardeno kasteloj aliaranĝitis okaze de la Federacia Ĝardenekspozicio en 2007.

Konstruadhistorio[redakti | redakti fonton]

Konsistas la kastelo el ne tute triflanka projekciaĵo situante sur uesten deklivega rokaro. Enkonstruaĵe reprezentatas multaj epokoj de romaniko ĝis historiismo. La nunan kastelon oni dividi povas je posta kaj malposta eroj. La posta, pli malnova konsistis el kavalira salonego, belfrido kaj pluraj ekonomiejoj. En la kavalirejo de la malantaŭa kastelo subsignitis en 1327 la supre menciita defendalianckonstrakto. Nuntempe estas en la malantaŭaĵo la kavalira salonego, novkonstruaĵero historiisma kaj kelkaj malnovaj kelopartoj. Vere etas la salonego la lasta restaĵo de la malnova burgo kaj uzatas por publikaj okazaĵoj kaj nuptoj civilaj/registro de la civila stato. La antaŭa historiisme refarita parto estis je la fino de la 19-a jarcento loĝejo por administristoj. La ĉefenirejo de la komplekso kastela, kiun iam protektis foso, estas eoste en la direkto de la urbo.

Alikonstruadoj estis dum la 15-a jarcento. Sub Anarg de Wildenfels faritis ĉ. 1520 ejo sudorienta. Post la Tridekjara milito novigitis en 1651 sub la regado de duko Frederiko Vilhelmo la 2-a (Saksio-Altenburg) la senjorejo kaj la muraro. Krome ricevis la belfrido inter 1651 kaj 1666 noviĝon. La supra etaĝo kastela faritis en 1662 kiel trabfakaĵo. En la 18-a jarcento kadukiĝis la malantaŭa kastelo tiel, ke la ronda belfrido devis malkonstruiĝi en 1772. Sekve restis en la malantaŭa kastelo nur la senjorejo kaj la kavalirsalono. En la antaŭa kastelo kreitis en al 17-a jarcento administradejo moderna kaj loĝejoj por oficistoj en la partoj malsubaj. Poste ene estis tribunalo de unua instanco kaj impostejo. En 1889 starigitis sur la eksteraj muroj de tiu ĉi tribunalo nova ejo tribunala kiu nuntempe estas la plej belega parto de ĉio. Tiam fariĝis en 1896 danke al alikonstruo de la antaŭa kastelo la nova kastelo kaj la ĝis hodiaŭ imponega kastela turo, kvazaŭ nova urba emblemo. Apud la tribunalejo estas Georgo-kapelo. La iama burga preĝejo (kiu funkciis ĝis Reformacio en 1529) kun krucripvolbaĵo estas la plej malnova kapelo en Ronneburg.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La urba kaj lerneja muzeo iĝis post la unuigo de la du kolektoj de la iamaj Museum der Friedrich-Schiller-Schule kaj de Heimatstube. En februaro de 1993 la muzeo malfermis siajn pordojn, en salonoj de Kastelo Ronneburg. La nomo de la institucio simboligas samtempe ties ekspoziciajn temojn. Objektoj informas pri klerigado kaj edukado en la pasinteco kaj donas enrigardojn en pasintajn jarcentojn.

Aliaj temokompleksoj estas: urba historio; labor- kaj vivokondiĉoj en la kampara regiono dum la pasintaj jarcentoj; geologio kaj mineralogio kun specialaj problemoj dum la 60 jarojn daŭrinta uranio-ekspluato fare de Wismut. Rekomendindas la muzeo aparte al lernantoj, regionhistoriemuloj kaj studentoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]