Kastelo Tiefurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Tiefurt

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 38″ N, 11° 21′ 49″ O (mapo)50.993911.3636Koordinatoj: 50° 59′ 38″ N, 11° 21′ 49″ O (mapo)
Kastelo Tiefurt (Turingio)
Kastelo Tiefurt (Turingio)
DEC
Kastelo Tiefurt
Kastelo Tiefurt
Situo de Kastelo Tiefurt
Kastelo Tiefurt (Germanio)
Kastelo Tiefurt (Germanio)
DEC
Kastelo Tiefurt
Kastelo Tiefurt
Situo de Kastelo Tiefurt
Map
vdr
Templo de la muzoj en la parko.
La Wieland-busto de Schadow.

Kastelo Tiefurt (germane Schloß Tiefurt) estas krom Kastelo Belvedere la dua kastelo en la periferio de Weimar. Kontraŭe, ĝi substrekas la noblan naturemon de la rondoj ĉirkaŭ dukino Anna Amalia von Brunsvigo-Wolfenbüttel, Goeto kaj Christoph Martin Wieland. Laŭdire ĝi ankoraŭ pli ol la urbo Weimar mem transportas la vivosenton de la tempo de la germana klasiko. Kun Kastelo Denstedt kaj Kastelo Kromsdorf ĝi formas idilian trion de ĉe la Ilm-rivero situantaj kasteloj. La verdaĵoj tiefurtaj sude sur akso kvazaŭ kontinuigas tra Ilm-parko ĝis Kastelo Belvedere (Weimar).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝon negravan transformis en antaŭurbon de klasika Vajmaro la dukino Anna Amalia. Loĝejon de bienposedanto, simplan en 1760 konstruitan domon, ŝi elektis sia somerrezidejo en 1781. Tie ĉi ŝi kreis mondon sen ceremonioj kaj kondutmanieroj preskribitaj, mondon de kampara trankvilo kaj de spirita interŝango kun homoj - akompanantoj kaj gastoj - de samaj emoj. Oni laŭtlegis, desegnis, muzikis, diskutis, festis kamparanajn festojn, surscenejigis paŝtistajn ludojn kaj operetojn. Aliflanke, per fruktodona interŝanĝo de pensoj, cirkonstancoj de la tiama vivo vigle kaj sincere pridiskutitis.

Wieland kaj Goeto estis la grandaj kaj bonaj mentoroj kiuj donis al la tiefurt-a muzejo formon kaj enhavon. Jen listo de oftaj gastoj: la muzikemaj uloj Hildebrand von Einsiedel kaj Siegmund von Seckendorf, la pentristo Georg Melchior Kraus, la poeto Jean Paul, la tradukisto de homeraĵoj Johann Heinrich Voß, la gefratoj Humboldt, la pentristo kaj skulptisto Adam Friedrich Oeser, la verkistinoj Madamo de Staël kaj Sophie von La Roche. Dum la tiefurt-aj vesperoj ekzemple voĉlegis Goeto el sia Ifigenio en Taŭrido aŭ el la verko Tasso, kantis Corona Schröter la kantojn de la vajmara poeta rondo, prezentitis la unuaj partoj de la ŝilera Don Karlos.

Priskribo de la interno[redakti | redakti fonton]

La kvazaŭ komplete konserviĝinta meblaro en la kastelo kaj multaj objektoj de ĉiutaga uzo el la posedo de Anna Amalia kaj ŝiaj kunloĝantoj igis la vizitantojn ricevi aŭtentikan bildon pri la tiama tempo.

Ŝtuparo[redakti | redakti fonton]

En la ŝtuparo kelkaj kopioj de antikvaj plastikaĵoj el gipso memorigas onin pri la ŝatego de la romia kaj helena kulturo tiutempe.

Salonoj en la unua etaĝo[redakti | redakti fonton]

Dekstre troviĝis la loĝĉambroj de Goeto. La planko estas - malofteco! - tegita de tolo cirita kaj pentrita - por ŝajnigi parkedon. Vandaj pentraĵoj pri kreskaĵoj kaj girlandoj (supozeble de Adam Friedrich Oeser) substrekas la ligitecon kun la naturo, akvareloj kaj kuprogravuraĵoj la artistajn interesojn de la loĝantoj. La tonditaj papersiluetoj sur la muroj estas de personuloj tiutempaj. Atento estu farita pri memportreto de al aktorino Corona Schröter, kiun Goeto ege admiris. Altvalora ornamaĵo de la Nova ĉambro estas busto de Martin Gottlieb Klauer el la jaro 1778. Ĝi reprezentas la maloldan Goeton kaj estas la unua plastikaĵeto kiun la artisto faris laŭ naturo.

La antaŭajn ĉambrojn enloĝis Anna Amalia mem. Tie ĉi disfaldis sin la socia vivo kaj sprita atmosfero de la domo. En la manĝoĉambro alogas la okulojn 200 jarojn aĝa vazaro Fürstenberger kun ĉinaj motivoj kiun eblis lavi tuj surloke en akvopelvo. La bela forno el kuprolado faritis de la kuproforĝisto Pflug el Jena. Bustoj el alabastro de la italaj poetoj Dante Alighieri, Francesco Petrarca, Torquato Tasso kaj Ludovico Ariosto, buntaj gravuraĵoj laŭ la freskoj de Rafaelo pri Amoro kaj Psyche kiel gravuraĵoj laŭ mitologiaj pentraĵoj de Angelika Kaufmann plibeligas la ĉambron. Karakterizas la Kamenan ĉambron (rekonstruita el la tempo de ĉ. 1780) survande pentritaj medalionoj. En tiu ĉi ĉambro admireblas ankaŭ la nudaĵo de la knabo Fritz von Stein, farita laŭ instigo de Goeto fare de Klauer. La apuda Muzikĉambro brilas per meblaro en bidermajra stilo el piruja ligno, japonaj lakitaj ujetoj kaj skribotablo el rozuja ligno kun marketraĵoj kaj bronzaj garnaĵoj. Klaviceneto (Londono, 1783) kaj gitaro en formo de liro atestas la muzikfaradon en la ĉambro. La grafina portreto estas de Johann Ernst Heinsius, la paŝtela pentraĵo de Carl August estis pentrita fare de la brunsviga kortega pentristo Johann Heinrich Schröder. La bezonon pri pureco ekstera kaj leĝera koketeco atestas la ŝminktablo de Anna Amalia. Akvareloj de Philipp Hackert kaj bildoj de Romo en la najbara koridoro memorigas onin pri la vojaĝo de Anna Amalia Italujon.

Koridoro[redakti | redakti fonton]

La koridoro estas, kune kun la balkono kun du sfinksoj de Martin Gottlieb Klauer, la transirejo al la flanka alo de la kasteleto kun la Göchhausen-ĉambro. En tiu loĝis la spritoza kortega dameto Luise von Göchhausen, sen kiu la Tiefurt de tiam tute ne povis ekzisti. Ŝia busto, farita de Klauer, estas sur la skribtablo. Kulturhistorie ege interesas pianego el mahagono, kiun faris la pariza ateliero Erard. La korbo kun papermaĉaĵo de hunda familio estis donaco de Carl August post la surveturo de la hundo de Luise.

Teretaĝo de la flanka alo[redakti | redakti fonton]

Atrakciaĵo aparta videblas sur la fornelo kaj la kredencoj de la kuirejo nomita Kalte Küche. Laŭ la gusto de la 18-a jarcento faritis elmontra kuirejo kun postiĉoj de rostaĵoj, fiŝoj, legoj, legomoj, fruktoj kaj kukoj el porcelano, fajenco kaj muldokartono: ili nombriĝas inter la lastaj de sia speco en tuta Eŭropo. Iam ili estas plenigitaj per friandaĵoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Ne nur la kasteleto gravis kiel renkontiĝloko sed antaŭ ĉio ankaŭ ĝia ĉirkaŭaĵo. Anna Amalia perfektigis la parkon, kies aranĝon estis komencintaj ŝia filo Konstantin kaj ties edukisto Karl Ludwig von Knebel. La parkoformon skizis la natura ejo de la rivero Ilm kun la arbaro je la dekstra bordo kun lindaj padetoj. De tie eblis rigardi valen kaj kasteleten, kvazaŭa novan Petit Trianon. Ideojn je parkaranĝo (antaŭ la granda Petzold-realigaro de 1844) havis i.a. Oskar Hensoldt.

La t.n. Flava ponto kondukanta al la te-dometo ene de la kastela parko.

Per multo da monumentoj la tiefurt-a parko revenigas la klasikan tempon:

  • Busto de Wieland de Johann Gottfried Schadow (pri ĝi verkis Goeto poemeton)
  • Monumento de Amoro manĝiganta najtingalon per venena sagopinto, farita de Klauer - dediĉo al Corina Schröter (pri tio verkis denove Goeto)
  • Piramido el tofo kun papilio kiel simbolo de Genius, omaĝe al Herder
  • Sarkofago el ŝtono por la frue mortinta filo Constantin (kun tripartita enskribo de Goeto)
  • Monumento por Wolfgang Amadeus Mozart, kiun ege ŝatis Goeto - la unua siaspece ekstere de Aŭstrio, farita laŭ planoj de Johann Heinrich Meyer[1]
  • Templeto pri amikeco kun la statuo de Polimnio
  • Monumento por Herder
  • Te-dometo (de 1805; samloke estis antaŭe pavilono kun ĉirkaŭo el arboŝelo) - ĝi memorigas onin pri la te-rondetoj de dukino Anna Amalia

Scenejo[redakti | redakti fonton]

Kiel la ŝtonmonumentoj tiel ankaŭ la literaturaj atestoj raportas pri la strebo de la tiefurt-anoj je homa-spirita unuiĝo. Sur la gazona scenejo de Tiefurter Waldtheater okazis ne malmultaj premieroj. La 22-an de junio 1782 la goeta verko Die Fischerin, verkite nur por Tiefurt, unuafoje preentiĝis kun Corona Schröter kiel ĉefrolulino. Ŝi samloke ankaŭ por la unua fojo kantis la baladon de Erlkönig. Torĉoj ĉe ambaŭ riverbordoj lumigis ĉion; pri tio ekzistas bildo de Georg Melchior.

Gazeto[redakti | redakti fonton]

Eĥo unika de la tiefurtaj tagoj fariĝis la gazeto Journal von Tiefurth, kiu aperis 47 fojojn inter 1781 kaj 1784. Eldonokvanto po numero estis nur 11 ekzempleroj. La mane farita gazeto estas spegulo de ĉiuj partoprenantoj kaj gajnis distingon specialan per tri goetaj poemoj, nome: Meiner Göttin, Auf Miedings Tod kaj Edel sei der Mensch, hilfreich und gut.

Fino de la rondoj kaj efektoj nunaj[redakti | redakti fonton]

Kun la kuro de la tempo la gaja vivo ekmortis, ĉefe post la okupo de Weimar fare de la francoj. La eta parketo kaj la kastelo ne damaĝitis sed la naiva diboĉeta gajeco estis for. Kiel oldulo Goeto nur nostalgie memoris pri Tiefurt kaj plano porĉiamigi la travivaĵojn en skriba formo ne realiĝis.

La vizitanto de hodiaŭ tamen ankoraŭ sentas la grandecon de la loko kaj la signifon de la vortojn kiujn skribis Friedrich von Matthisson pri Tiefurt: Hier wohnt Stille des Herzens. Goldene Bilder steigen Aus der Gewässer klarem Dunkel. Hörbar waltet am Quell Der leise Fittich Segnender Geister."[2]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la monumento en gazeto Rathauskurier de 2006.. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-10.
  2. Traduko: Tie ĉi loĝas la trankvileco de la koro. Oraj bildoj malmergiĝas el la klara malhelo de la akvoj. Aŭdeble regas ĉe la fonto la nealtrudemaj flugiloj de benantaj estaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Wahl: Tiefurt, Leipzig 1929.
  • Friedrich Menzel: Schloss Tiefurt. Nationale Forschungs- u. Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur, Weimar 1978.
  • Rebecca Elisabeth Meyer, Schlosspark in Tiefurt bei Weimar, 2010.
  • Fritz Kühnlenz, Paŭl Meßner: Toŭrist Stadtführer. Weimar, VEB Toŭrist Verlag Berlin/Leipzig, 3-a eldono 1988, p. 109-114

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]