Kastelo Uster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Uster en vintro 2012
Kastelo Uster vidita de sudo
Kastelo Uster kun bieno vidita de sudoriento
Kastelo Uster en decembro 2012 fotita pere de teleobjektivo de la restoracia teraso
Armilsalono de Kastelo Uster
Kahelforno en kavalirsalono de Kastelo Uster
Lignoŝranko en kavalirsalono de Kastelo Uster

Kastelo Uster situas en la centro de la urbo Uster en Kantono Zuriko. La kastelo kun siaj flankaj konstruaĵoj troviĝas en bela parko sur monteto, kiu sude de la rivero Ustermer Aa kaj norde de la lago Greifensee de la centro de Uster etendiĝas ĝis Oberuster sur alteco de 496 m s.m. La kastelo estas la rekonilo de Uster.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La origino de la unua fortikaĵo sur la kastelmonteto ĝis hodiaŭ malkonatas. Laŭdire jam ĉirkaŭ la jaro 1100 la Sinjoroj de Vinterturo konstruis meze en la regejo de la Grafoj de Rapperswil kastelkonstruaĵon. Alia fonto mencias eĉ unuan kastelinstalaĵon en la jaro 1000, kiu estis fondaĵo de la "Malnovaj Rapersvilanoj". Parto de la havaĵoj de la Malnovaj Rapersvilanoj okaze de heredaĵkverelo transiris en la jaro 1200 al la Sinjoroj de Bonstetten, kvankam ankaŭ la Grafoj de Kiburgo provis valorigi por si feŭdrajtojn.

La plej malnovaj partoj de la hodiaŭ ankoraŭ videbla loĝturo datiĝas el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1200. Ĝia utiligo fare de la Kavaliroj de Uster, servantoj de la Libersinjoroj de Eschenbach-Schnabelburg, ne estas pruvita, tamen ne estas konsiderata tre verŝajna.

En la jaro 1267 la Libersenjoroj de Bonstetten ricevis la urbon Uster kiel feŭdo de Grafo Rudolfo de Habsburgo, kiu administris la kastelon kaj la regejon en la jaro 1264 por la malplenaĝa heredantino de la Grafoj de Kiburgo. Al la feŭdo apartenis la jurisdikcio Nossikon kaj parto de Kirchuster, kampara setlejo piede de la kastelmonteto. Ĉu la kastelinstalaĵo kune kun la Regejo Greifensee estis pandigita ĉirkaŭ la jaro 1300 al la Grafino Elisabeth de Rapperswil, ne estas sendube certigita.

Dum la Apencela Milito (1401 ĝis 1429) ŝvicaj trupoj okupis la kastelinstalaĵon. Johano de Bonstetten tial konkludis en septembro 1407 kastelrajtkontrakton kun la urbo Zuriko, kiu povis dum militaj tempoj okupi la kastelon kun trupoj. Al la habsburga Libersinjoro de Bonstetten estis kiel habsburga feŭdsinjoro garantiita de Zuriko neŭtraleco en la kazo de milito kun Habsburgo-Aŭstrio. Alia fonto indikas la detruon de la kastelo en la jaro 1444 fare de la ok malnovaj lokoj, informo, kiu tamen supozeble baziĝas sur intermikso kun la detruo de la Kastelo Greifensee. En la jaro 1474 Habsburgo-Aŭstrio rezignis pri la suvereneco de Uster kaj la rajtoj transiris al Zuriko (Regejo Greifensee).

Frua novepoko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1492 Kastelo Uster komplete bruliĝis. La Sinjoroj de Bonstetten tiam lasis la ruionon malplena kaj konstruis belan lignan domon apude. Post kiam en la jaro 1526 ankaŭ ĉi-tiu konstruaĵo bruliĝis Batt de Bonstetten malkonstruigis la supran parton de la turo por remeti supren belan konstruaĵon.

Per heredo la kastelo en la jaro 1534 fariĝis posedaĵo de Ludwig von Diesbach. La posedantoj nun dum malmultaj jaroj plurfoje ŝanĝiĝis. Unu el la venontaj posedantoj estis Hans Vogler', kiu vendis en la jaro 1544 ĉiujn regrajtojn, kiuj ankoraŭ apartenis al la kastelo, al la urbo Zuriko. Inter 1560 kaj 1663 la instalaĵo apartenis al la Libersinjoroj de Hohensax. Dum la venontaj du jarcentoj la posedantoj denove multfoje ŝanĝiĝis.

En la jaro 1663 kun Christoph Tschudi translokiĝis reprezentanto de la kampara nobelaro de Glaruso al la kastelo. Post pliaj posedantŝaĝoj la kastelinstalaĵo pli kaj pli disfalis. Kapitano Schärer de Zuriko rekonstruigis ĝin en 1752 kaj aldonis loĝpartojn. En la 19-a jarcento la kastelinstalaĵo pli ol 20-foje ricevis novan posedanton.

19-a ĝis 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1852 la ĉiam pli kaj pli ampleksigita kastelinstalaĵo fariĝis la sidejo de la distrikta administrado. Ek de la jaro 1858 la instalaĵo estis posedaĵo de la zurika familio Escher. En la jaro 1916 la tekstilfabrikisto Jakob Heusser-Staub aĉetis la kastelinstalaĵon, renovigis ĝin en la jaro 1917 kaj donacis la tutan bienon kun ĉiuj ekonomikonstruaĵoj kiel fondaĵon al la urbo Uster.

Jam en mezepoko oni sur la bieno de Kastelo Uster kultivis vinon, precipe je la suda deklivo de la kastelmonteto. La vinkultivado estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 1532. Sur la interezplano de la jaro 1678 estis indikitaj vitoj je la suda flanko de la kastelmonteto.

Dum pluraj jardekoj la kastelinstalaĵo servis al la Kantona Lernejo por Kamparaninoj. Ek de la 1-a de septembro 1995 en la kastelo troviĝas la privata Kastellernejo Uster.

La kastela ĝardenejo de la lernejo de privatuloj estas plue flegita kaj povas dum semajntagoj esti vizitata, kaj ankaŭ la kavalira salono viziteblas dimanĉe inter julio kaj oktobro. En la kastela restoracio eblas ĝui la belvidon al la tuta regiono de Uster, precipe al la lago Greifensee kaj la monto Pfannenstil.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj partoj de la hodiaŭ videbla instalaĵo datiĝas el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1200 kiam sur la monteto proksime de la preĝejo Uster estis konstruita loĝejturo, kies flankoj havis longecon de 11 metroj kaj muroj dikecon de 3,4 metroj.

Inscendioj detruis en la jaro 1492 la loĝejturon kaj parton de la kastelinstalaĵo kaj en la jaro 1526 ankaŭ la loĝedomon. En la jaro 1529 la instalaĵo estis rekonstruita kiel reprezenta kastelo kaj dumtempa sidejo de la zurikaj kamparvoktoj. La ankoraŭ utiligebla murfundamento estis kompletigita per nova superkonstruaĵo, kiu konsistis plej parte el trabfakaĵo.

Supozeble inter 1560 ĝis 1663 la turo ricevis novan superkonstruaĵon kun ŝtupartegmentpintoj, je ĝis suda flanko estis konstruita mallarĝa ŝtuparejo. En tiu epoko la instalaĵo verŝajne ankoraŭ estis ĉirkaŭigita de ringmuro kun podioj.

Sub ĉiam novaj posedantoj la kastelo estis daŭre alikonstruita kaj aliformita. En la jaro 1752 apud la turo, kiu laŭdire dum jarcento ne estis utiligita, estis konstruita du unuetaĝaj konstruaĵoj.

En la jaro 1852 ĉirkaŭ la turo estis konstruita duetaĝa nova domo kiel sidejo de la distrikta administrejo. La disfalanta turo, kiu servis kiel malliberejo de la distrikta adminstrejo estis parte malkonstruiita kaj estis aldonita podiarko sur kiu staris alta ladokovrita ligno-paviliono.

En la jaro 1917 Jakob Heusser-Staub okazigis la ĝis nun lastan aliformigon. Li malkonstruigis la supran duonon de la palaco preskaŭ ĝis al la alteco de la alkonstruaĵoj kaj rekonstruigis novan superkonstruaĵon laŭ modelo el la 18-a jarcento, kiu denove havis ŝtupartegmentpintojn. Ankaŭ la ĉirkaŭanta loĝejparto estis komplete renovigita kaj la kastelinstalaĵo ricevis sian hodiaŭan aspekton.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La kavalirsalono kaj la turo de la kastelo viziteblas por la publiko ĉiun dimanĉon postagmeze inter la 14-a kaj 17-a horo. La kastelturo povas ankaŭ esti luita de privatuloj por festoj kaj kunvenoj, kaj ĝi ankaŭ servas kiel koncertejo kaj por aliaj publikaj aranĝoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tiu teksto baziĝas sur traduko de la teksto pri Kastelo en la germanlingva vikipedio, kie ankaŭ estas la literaturindikoj sur kiuj baziĝas supraj historiaj informoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kastelo Uster


    Listo de Kasteloj de Kantono Zuriko
    Castle kyburg.jpg
    Kavalirejo Bubikon - Kastelo Kiburgo - Kastelo Laufen - Burgruino Schauenberg - Kastelo Uster