Kastelo Ziegenrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ziegenrück

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 36′ 47″ N, 11° 38′ 58″ O (mapo)50.61306511.649392Koordinatoj: 50° 36′ 47″ N, 11° 38′ 58″ O (mapo)
Kastelo Ziegenrück (Turingio)
Kastelo Ziegenrück (Turingio)
DEC
Kastelo Ziegenrück
Kastelo Ziegenrück
Situo de Kastelo Ziegenrück
Kastelo Ziegenrück (Germanio)
Kastelo Ziegenrück (Germanio)
DEC
Kastelo Ziegenrück
Kastelo Ziegenrück
Situo de Kastelo Ziegenrück
Map
vdr
La "kamerego" tronanta majestece supre de Saale apud Ziegenrück

Kastelo Ziegenrück (germane Kemenate Ziegenrück) troviĝas en Ziegenrück en Germanujo. La domego en Ziegenrück apartenas al speciala formo de kameregoj troviĝantaj en la teritorio de la supera Saale-Elster-linio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La iama situo de burgo Ziegenrück kaj la posta urbeto estas en deklivege faŭkigita valo de la meandra Saale-rivero inter Bleilochtal-akvobaraĵo flumaldirekten kaj Hohenwarte-akvobaraĵo fludirekten. Tiam la rivero serpentumis kvazaŭ malĝenite inter Burgk ĝis la Ziegenrück-setlejo kaj plue inter la arbaroriĉaj montoj kaj ankaŭ herbejoj.[1] La iama pli norde situanta akvokastelo Sornitz ĉe la forlasita loko Sornitz apud Moxa estis verŝajne antaŭburgo de Burgo Ziegenrück.

Supre en la nordo de la setlejo estas do la nuna kastelo, estinte la kamerego de la iama Burgo Ziegenrück. La burgo situis strategie bone sur rokosprono kaj supre de la loko kaj de la rivero inter Dreba-valo kaj Sormitz-valo kun ekstremaj krutaĵoj ĉe tri flankoj. Fosoj dividis la komplekson en tri partojn sekurigante la alirejon al la burgo. La du unuaj fosaĵoj konserviĝis.[2]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loĝejo, la kamerego, estas el la 15-a jarcento (eble ankaŭ de pli frue) kun horizontala projekciaĵo de 17 m × 13 m kaj alteco de 20 metroj. La diko murara estis inter 1,6 kaj 1,8 metroj. Endome ekzistas kelo kaj kvar etaĝoj. La fenestroj malregule dispartigitaj estas kaj subtegmente estas laŭvicaj kreneloj. La loĝeja turo Ziegenrück kvazaŭ parencojn havas ĉe la kameregoj de Reinstädt kaj kamerego de OrlamündeOrlamünde. Temas pri maloftaj kaj ankoraŭ bonege konserviĝintaj ekzemploj por larĝaj loĝejturoj en Turingio. La belfrido havis diametron de 10 metroj kaj estis forigita en 1775. La ekseraj pintoj de la fundamentaj muroj ankoraŭ videblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Detaloj turaj

Apartenis la burgo al la regna bienaro de Saalfeld menciite en 1222. Ĝi strategie bonege situis sur sprono supre de la Saale-rivero inter Dreba- kaj Sormitz-valoj servante al la observo de la malobstrukciata transiro rivera por la tiama strato kondukanta de nordo al sudo. La sprono havas je tri flankoj deklivaĵoj kaj havis fosaĵojn kiuj dividis la teritorion burgan.

Posedantoj estis la grafoj de Orlamünde. Komence de la 14-a jarcento ekhavis la tuton la landgrafoj turingiaj. Intertempe posedantis ankaŭ la vokto Henriko la 2-a (Reuß) von Plauen. Ministroj surburge estis ekde al fino de la 13-a jarcentoj la senjoroj de Obernitz. En 1448 vendis duko Vilhelmo la 3-a (Saksio) urbeton kaj kastelon garantidone, nedaŭre kontraŭ 2000 guldenoj al Veit von Obernitz. Hans von Obernitz akiris en 1455 fare de Henriko la pli juna Reuß zu Plauen Burgon Voitsberg kun administradujo kaj voktujo Vogtsberg kaj la urboj Oelsnitz (Vogtland), Adorf (Vogtland) kaj Neukirchen.

En 1485 venis la burgo je la ernestida linio de la Wettinoj estonte sideja administra. Post pluraj fajregoj la burgo malkonstruitis parte en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj kaj alikonstruitis. Longan tempon ĝi servis kiel junulargastejo. La definitiva nova uzo (eble hotele) ankoraŭ malklaras.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Herrmann: Das Saaletal. Verlagshaus Thüringen, 1990, ISBN 3-86087-030-0, p. 7
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen Wartberg-Verlag, 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 225
  3. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 279.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]