Kastelo de Abony

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Abony aŭ pri la iama posedanto Kastelo de Vigyázó [vidjAzO] estas monumento historia en Hungario en urbo Abony.

Fasado de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

En Abony estis konstruitaj pluraj kasteloj kaj nobeldomoj, el tiuj estis jam kelkaj malkonstruitaj. Ĉi tiun klasikisman kastelon konstruis familio Vigyázó en 1830. La kastelo baldaŭ estis trakonstruita. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko en la kastelo estis torturitaj kelkaj komunistoj. En 1945 ĝi estis ŝtatigita, kiel ĉiuj kasteloj. En la sekvaj jardekoj diversaj kontoroj funkciis interne, eĉ en kelkaj ĉambroj ankaŭ restoracio funkciis. Post longa uzado la kastelo estas plene forlasita, ĝi jam estas iomete ruina.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Abony

La teretaĝa kastelo kun keloj situas sola kaj formas brikon. La fasado estas simetria, ties mezo reliefas kun 4 kolonoj. En supro de la kolonoj timpano (arkitekturo) etendiĝas, en la malsupro 5 ŝtupoj kuras. Ĉe la flankaj partoj estas ankaŭ po 1 enirejoj, unu el tio apartenis al la menciita restoracio. En la malantaŭa fasado la meza parto iomete reliefas, sed estas tie nur 3 fenestroj. Sur la ekstera muro estas legebla memortabulo pri la torturitaj komunistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.