Kastelo de Balmazújváros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Balmazújváros

Fasado de la kastelo

Fasado de la kastelo
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Hungario Hungario
Geografia situo 47° 36′ 44″ N, 21° 20′ 40″ O (mapo)47.61216666666721.344444444444Koordinatoj: 47° 36′ 44″ N, 21° 20′ 40″ O (mapo)
Kastelo de Balmazújváros (Hungario)
Kastelo de Balmazújváros (Hungario)
DEC
Kastelo de Balmazújváros
Kastelo de Balmazújváros
Situo de Kastelo de Balmazújváros
Map
Loko Balmazújváros
vdr

La Kastelo de Balmazújváros aŭ pri la iama posedanto Kastelo de Semsey estas monumento historia, nun muzeo en urbo Balmazújváros (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de Semsey estis konstruita inter 1796 kaj 1805 fare de Andor Semsey, sed en tiu loko estis ankaŭ pli frue kastelo. Post la finkonstruo ĝi estis familia loĝkastelo en la 19-a jarcento, poste oni uzis ĝin pli malofte, kiel ĉaskastelo ĝis 1941. Intertempe la kastelo estis trakonstruita laŭ klasikismo ĉirkaŭ 1840. Dum la nazia erao (1944) ĝi estis centro de deportado, ekde la frua 1945 ĝi restis same deportejo, sed tiam jam la rusoj aranĝis la deportadojn. Iom poste la kastelo ŝtatiĝis kaj estis stokejo de ŝtata uzino. Ekde la 1950-aj jaroj la funkcioj ofte ŝanĝiĝis, ekzemple kulturdomo, biblioteko, librovendejo, banko, meblovendejo. En 1959 ĝi estis deklarita historia monumento. En 2012 kaj 2013 plenaj renovigaj laboroj okazis, ekde 2014 la kastelo estas muzeo, ekspoziciejo kaj fremdultrafika oficejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa brikoforma kastelo situas laŭ trotuaro de la ĉefplaco. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas. La enirejo troviĝas ĉe flanko de la korto. Sub la kastelo estas keloj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis preta same en 1805. Origine estis tie ankaŭ grenejo kaj stalo, nuntempe vendejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]