Kastelo de Chantilly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Chantilly

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Francio Francio
Geografia situo 49° 11′ 38″ N, 2° 29′ 9″ O (mapo)49.193972.485767Koordinatoj: 49° 11′ 38″ N, 2° 29′ 9″ O (mapo)
Kastelo de Chantilly (Francio)
Kastelo de Chantilly (Francio)
DEC
Kastelo de Chantilly
Kastelo de Chantilly
Situo de Kastelo de Chantilly
Map
Konstruita 1358
Rekonstruita 1882
Konstrustilo Franca Renesanco + Eklektikismo
Devena posedanto Guy de Senlis
Nuntempa posedanto Institut de France
Retadreso http://www.domainedechantilly.com/fr/
vdr

La kastelo Chantilly [eldiru Ŝantiji] troviĝas en la franca komunumo Chantilly, en la departemento Oise, en la eksa regiono Pikardio (nuntempe en la pli granda regiono Hauts-de-France]. Ĝi situas en la valo de la rivero Nonette (alfluanto de Oise kiu mem estas alfluanto de Sejno).

Kun escepto de la tiel nomata «Petit Château» [Malgranda Kastelo], konstruita en la 16-a jarcento de Jean Bullant, la nuna kastelo estas rekonstruaĵo de la 19-a jarcento laŭ planoj de la arkitekto Honoré Daumet por la antaŭlasta filo de Reĝo Louis-Philippe la 1-a, Henriko de Orleano, Duko de Aumale (1822-1897), heredanto de la bieno, kiu instalis siajn kolektojn de pentraĵoj, desegnoj kaj malnovaj libroj. Li testamentis la tuton al la Institut de France [Instituto de Francio], sub la nomo "Muzeo Condé". La kastelo okupas la lokon de mezepoka fortikaĵo. "Les Grandes Écuries [La Grandaj Staloj]", konstruitaj de 1719 ĝis 1740, ĉefverko de la arkitekto Jean Aubert, nun gastigas la Ĉevalan Muzeon. La ĝardenoj estas unu el la plej rimarkindaj kreaĵoj de André Le Nôtre. La kastelo kaj ĝiaj kromkonstruaĵoj estas objekto de pluraj protektoj kiel historiaj monumentoj dum la jaro 1988 post unua protektado per dekreto de la 2-a de aprilo 1963, nuligita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj[redakti | redakti fonton]

Chantilly estis unue malnova fortikaĵo el la Mezepoko kiun limigis sep turoj kaj ĉirkaŭis akvo-fosaĵoj. Ĝi estis konstruita sur marĉejo en la valo de la rivero Nonette kaj kontrolis la vojon de Parizo al Senlis. La kastelo origine apartenis al Guy de Senlis, tielnomata «bouteiller» [pli malpli "vinisto"] de la reĝo Ludoviko la 6-a fine de la dek-unua jarcento. La familio aldonis al sia patronomo la nomon de ĉi tiu funkcio (Bouteiller de Senlis), kaj konservis la kastelon ĝis la dek-kvara jarcento.

Prirabita de la kamparanoj en la jaro 1358, dum la franca kamparana ribelo, franclingve nomita La Grande Jacquerie, la fortikaĵo estas vendata en 1386 de Guy de Laval kiu estis la heredinto de la Bouteiller de Senlis al Pierre d'Orgemont, eksa kanceliero de la reĝo de Francio Karlo la 5-a.

La rekonstruado de la kastelo komencis danke al Pierre d'Orgemont en 1386 kaj finiĝis post lia morto danke al lia filo Amaury; la kastelo restis posedaĵo de la familio dum tri generacioj en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj.

En 1484, Pierre III [Petro la 3-a] d'Orgemont, seninfana, heredigas Chantilly al sia nevo Guillaume de Montmorency (m. 1531).

La bienego de la Montmorency[redakti | redakti fonton]

La granda kaj la malgranda kasteloj de Chantilly en la 17-a jarcento.

La potenca familio de Montmorency posedis Chantilly de la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj kaj faris gravajn modernigajn verkojn. La plej fama membro de ĉi tiu familio, la konestablo Anne de Montmorency (1492-1567), lasis renovigi la fortikaĵon fare de Pierre Chambiges en 1528 kaj, en 1551, konstruigis, piede de la malnova fortikaĵo, la "Capitainerie" [kapitanejon] aŭ Malgrandan Kastelon, fare de la arkitekto Jean Bullant, kiu jam estis laborinta en sia kastelo de Ecouen. Li ankaŭ konstruigis en 1538 la terason sur kiu staras nuntempe lia rajda statuo kaj konstruigis sep kapelojn: du el tiuj estas konservataj ene de la parko. Estas ankaŭ li, kiu desegnis la unuajn ĝardenojn.

Henriko la 1-a de Montmorency konstruigis en la supra parto de la parko la ĥaton alinomatan "La Domon de Silvia" [franclingve: "La Chaumière" aǔ "La Maison de Sylvie" [nimfo de la arbaro]), kiu transvivis ĝis hodiaŭ, kvankam transformita. Ĝia celo estis gastigi Henrikon la 4-an, reĝon de Francio, sed ĉi tiu malgranda pavilono estis ankaǔ la rifuĝejo de la poeto Théophile de Viau, kondamnita al morto sur la brulŝtiparo. Li ricevis azilon de Marie des Ursins, kiun li prikantis sub la nomo de Silvie (Sylvie) [Silvia], de kie venas la nomo de la parko kaj de la domo. La poeto pasigis la lastajn monatojn de sia vivo (m. 1626) sub la protekto de marŝalo Henriko la 2-a de Montmorency. Ribelinte kontraŭ la reĝa aŭtoritato, Henriko la 2-a de Montmorency estis ekzekutata en Tuluzo en 1632; lia vidvino, Marie des Ursins tiam eniris monaĥinejon en Moulins kaj iliaj havaĵoj estis konfiskataj de Ludoviko la 13-a de Francio, kiu redonis ilin plejparte al la fratinoj de la marŝalo. Tamen li konservis Chantilly pro sia ĉasemo.

En 1643, Anna de Aŭstrio (1601-1666) redonis per malkaŝa letero la bienegon al la lasta inter la fratinoj de Henriko la 2-a de Montmorency, Charlotte de Montmorency, la edzino de Henriko la 2-a de Bourbon-Condé, kies filo Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé ĵus gajnis la batalon de Rocroi. Chantilly sekve pasis al la domo de Condé, plej juna branĉo de la dinastio de Burbonoj.

La bienego de la familio Condé[redakti | redakti fonton]

De la 17-a ĝis la 19-a jarcento, la sorto de Chantilly identiĝis kun tiu de la domo Condé, kies bienego konstituis la ĉefan posedaĵon.

Chantilly en la epoko de la Granda Condé[redakti | redakti fonton]

La kapelo por la koroj de la princoj de Condé.
"Aleo de la filozofoj" en la parko.
La kastelo Chantilly dum la 17-a jarcento (3D).

Ĉar Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé (1621-1686), alinomata La Granda Condé, partianiĝis kontraǔ la ĉefministro Mazarin dum la Frondo, Chantilly estis konfiskata en 1652; la bienegon li reakiris nur en 1659, post la Traktato de Pireneoj. Dum la jaro 1664, "Monsieur Le Prince" ["Sinjoro la Princo", kiel li estis titolata] venis finfine al Chantilly por tie loĝi ĝis la fino de sia vivo.

Fore de la kortego en Versailles, li dediĉis sian tutan zorgon al sia bienego; li desegnis la parkon fare de André Le Nôtre, kiu ankoraŭ ne laboris por la parko de Versailles. Le Nôtre enkanaligis La Nonette por krei "La Grandan Kanalon" (1671 - 1673) kaj desegnis la herbobedojn norde de la kastelo. La princo konstruigis fare de Daniel Gittard "La Grandegan Ŝtuparejon", kaj kreigis la nunan perspektivon de la honoriga pordego al la teraso.

La plibeligaĵoj dum la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La kastelo Chantilly dum la 18-a jarcento (3D)

La detruoj dum la Franca Revolucio[redakti | redakti fonton]

La bienego de la duko de Aumale[redakti | redakti fonton]

La Kastelo Nova vidita de la gazonaj bedoj.
La Kabineto de la Libroj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda Kastelo kaj la Kastelo Nova[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Enghien[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo por la Jeu de paume[redakti | redakti fonton]

La Maison de Sylvie [Domo de Silvia][redakti | redakti fonton]

Les Grandes Écuries [La Grandaj Staloj][redakti | redakti fonton]

Interno de la kastelo kaj kolektoj: la muzeo Condé[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzeo Condé.

La kolekto de pentraĵoj de malnovaj mastroj estas inter la plej gravaj en Francio. Ĝi konsistas ĉefe el verkoj el Italio kaj el Francio kaj inkludas tri pentraĵoj de Fra Angelico, tri de Rafaelo, kvin de Nicolas Poussin, kvar de Antoine Watteau kaj kvin subskribitaj de Jean-Auguste-Dominique Ingres. La muzeo estas hejmo de kolekto de 2 500 desegnoj kaj biblioteko enhavanta 1 500 manuskriptojn, el kiuj 200 estas iluminaciitaj.

La parko[redakti | redakti fonton]

La ĝardeno de Le Nôtre[redakti | redakti fonton]

La Malgranda Parko[redakti | redakti fonton]

La Anglo-Ĉina Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La Angla Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

Angla Ĝardeno