Kastelo de Deszk
La Kastelo de Deszk (konata ankaŭ pri la iama posedanto Gerliczy [gerlici] estas historia monumento, nuntempa hospitalo en vilaĝo Deszk.
Historio[redakti | redakti fonton]
La familio Gerliczy aĉetis la plenan vilaĝan bienon en 1804. La teretaĝa kastelo mem estis konstruita en 1884. La ŝtato aĉetis la kastelon en 1929 kaj en la sekva jaro sanatorio por geinfanoj ekfunkciis. En 1919 kaj 1942 la kastelo estis pligrandigita kun po unu etaĝoj. Dum la 2-a mondmilito la kastelo estis trafita per kugloj, poste en la netuŝita parto judaj infanoj trovis lokon. En 1948 la posedanta ministerio pri sano deklaris la kastelon hospitalo por malsanuloj pri tuberkulozoj kaj la plena kastelo estis renovigita. En 1980 oni konstruis novan pavilonon kun 140 litoj. Resume la hospitalo havis 270 litojn. En 1995 ankaŭ medicina katedro de Scienca Universitato de Szeged profitas la hospitalon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kastelo kun mansardoj situas en granda parko. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun portiko, kiun kolonoj tenas. En supro de la portiko teraso etendiĝas. Ambaŭ finoj de la fasado iomete reliefas. Interne pro la oftaj trakonstruoj la aspekto estas hospitala.
Parko[redakti | redakti fonton]
En la impona parko en 1910 10 ĝardenistoj laboris kun helpantoj. En la parko situas artefarita lago kun insulo kaj kavo. Inter la arboj (plej ofte kverkoj) kreskiĝas ankaŭ eksterlandaj arboj. Nature la parko estas protektata kaj ĝi helpas resaniĝon de la malsanuloj. Apartenaĵo de la parko estas ankaŭ kelkaj aliaj domoj eĉ la katolika preĝejo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- [1][rompita ligilo]
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2017-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine