Kastelo de Felsőmocsolád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Felsőmocsolád [felŝOmoĉolAd] (konata ankaŭ pri la iama posedantoj-familioj Kastelo de Kacskovics–Bánó [kaĉkoviĉ]) estas historia monumento - nun ankaŭ hotelo - en Hungario, en vilaĝo Felsőmocsolád.

Kastelo de Felsőmocsolád

Historio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo tiu ĉi kastelo estis konstruita inter 1810 kaj 1814. Depost la 1-a mondmilito signifaj trakonstruoj okazis, eĉ la kastelo pligrandiĝis. En 1949 la ŝtato forprenis kaj la kastelon kaj la bienon. Dum la socialismo la kastelo estis centro de kolĥozo, lernejo, infanĝardeno, kudrejo. En 1997 posteulo de familio Bánó aĉetis la kastelon kaj post jardeko hotelo kun 25 ĉambroj kaj restoracio ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La parte unuetaĝa kastelo situas sola en granda ĝardeno. La konstruaĵo situas sur malebenaĵo, tial ĝi parte havas etaĝon, parte kelojn, eĉ iom da mansardo estas videbla. La fasado estas simetria, la mezo iomete reliefas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]