Kastelo de Halásztelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Halásztelek (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Malonyai [malonjai]) estas eklektika historia monumento en urbo Halásztelek.

Kastelo de Halásztelek

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konstruis la teretaĝan kastelon en 1892. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis la apudan alon de la kastelo, poste ĝi estis prirabita. Longe ĝi ne estis uzata, baldaŭ la kolĥozo kaj la proksima uzino profitis ĝin. Baldaŭ la nova posedanto estis la municipo, tamen la kastelo ruiniĝis, ĉar mankis kapitalo por la renoviĝo. En 2005 aŭstra-hungara entrepreno renovigis la kastelon, escepte kelkajn partojn ĝi rericevis la originan aspekton. Nun la kastelo estas luebla por aranĝaĵoj, konferencoj, edziĝfestoj, koncertoj.

Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La eklektika, sed ĉefe novbaroka kastelo situas sola en la jam preskaŭ tute malaperinta parko. La kastelo konsistas el la ĉefkonstruaĵo kaj antaŭ la fasado, sed flanke 2 apartaj aloj. La ĉefkonstruaĵo havas mansardon kaj kelojn. En la mansardo etendiĝas granda baloĉambro, en la kelo ĉambroj, en la teretaĝo diversaj ornamriĉaj ĉambroj.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la restinta parko longe malaperis la fontano kun la arbustoj. En proksimeco de la kastelo restis arboj, sed en la ceteraj partoj jam loĝkvartalo etendiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la kastelo